krokodilo                                 verda krokodilo

Revuo Enspezanto

Akra satiro pri UEA

Prenita el GEJ-gazeto 5/1981, paĝoj 36 - 34. Jes, en tiu sinsekvo – kiam vi turnas la gazeton ĝi de malantaŭe konsistas el tri paĝoj de „Revuo Enspezanto“. Aŭtoro: ToBo (Thomas Bormann) .

Unu el la kialoj por la verkado de revuo „enspezanto“ estis ke UEA havas sufiĉe altajn kotizojn por la UK. Ĝi fakte vivas de la UK-oj. Kaj ke UEA en sia revuo anoncadis kiom grandajn antaŭenpaŝojn Esperanto faras en la stilo „en la lando Long-for-istanio 50 homoj komencas lerni Esperanton“. Ili neniam skribas „El la 50 unu preskaŭ komencis la meznivelan kurson, kaj tiu hieraŭ kabeis“. Kvankam intertempe la enhavo estas pli interesa, komparu ĉion kun la situacio hodiaŭ... Tamen: UEA baldaŭ poste ofte ebligis senkostan UK-partoprenon al junaj junuloj - eble la satiro iom helpis. Kaj UEA estis konvinkebla inviti rok-bandon al la UK 2009.

Por kompreni sciu ekzemple ke en 1981 Ronald Reagan estis prezidanto en Usono kaj ke estis la tempo de la skandalo kun Irano. La bildoj estas prenitaj de la vera revuo „esperanto“. La unua bildo estis sur la titolpaĝo de ilia revuo okaze de ekluo de eta ĉambro en la domo de la Unuiĝintaj Nacioj. Ni nur metis „etajn“ literojn U E A sur la tegmento kaj „Centra Ofcejo“. La bildo „aro da kontrolistoj“ estas de Esperanta fervojista kongreso.

Siatempe en la CO de UEA oni decidis ke ĉiu oficisto tie devas ignori la satiron. Supozeble ĉar ĝi estis almenaŭ iom trafa.

revuo_enspezanto_1_eta revuo_enspezanto_2_eta revuo_enspezanto_3_eta  

Dua eldono

Post unu jaro ToBo verkis aldonan, kvaran paĝon. Nun eblis eldoni kaj disdoni la tutan satiron kiel aparta flugfolio. Mi presis ĝin kun verda kovrilpaĝo. Ĝi estis uzita ankaŭ kiel dorsflanko de GEJ-gazeto 4/1982. La dorsflanko estis la kutima loko por amuzaĵoj, frenezaĵoj ktp.

revuo_enspezanto_1_verda_eta revuo_enspezanto_2_eta revuo_enspezanto_3_eta revuo_enspezanto_4_eta

Pri la eldono

ToBo skribis en la festa numero okaze de 10-jariĝo de GEJ-gazeto 1989: „Mejloŝtono de la presarto de GEJ-gazeto estis numero 5/81, en kiu Andi Münchow unuafoje uzis du kolorojn por presi la kovrilon: nigron kaj flavon. Tiun kapablon ni eluzis por eldoni revuon „enspezanto“. Titolbildo: Nubskrapulo en Novjorko kun surskribo: UEA.“


Reagoj al revuo „enspezanto“

El GEJ-gazeto 6/1981, paĝo 2

La tri satiraj paĝoj en GEJ-gazeto 5.81 titolitaj „enspezanto“ eĉ estis laŭtlegitaj kaj elsenditaj de la Radio-stacio Bern. Tiel pli da homoj amuziĝis pri ĝi. El inter la viktimoj reagis du personoj:

Rikardo Ŝulco:

„Mi legis kun intereso la diversajn kontribuaĵojn kaj ne malmulte ridis pri la tri inversigitaj paĝoj.“

Renato Corsetti

laŭdas: „Kun vera plezuro mi legis la satirajn paĝojn de la GEJ-gazeto, kiun mi ĵus ricevis. Mi bedaŭras ke tiaj satiraĵoj ne pli ofte spicas la monotonajn paĝojn de la Esperant-lingva gazetaro. Nur ‚La kancerkliniko‘ en la unua tempo aperigas inteligentajn satiraĵojn pri la movado. Do, finfine, gratulon!“ Estante estrarano de UEA Renato Corsetti interpretas la satiraĵon kiel kritikon formulebla jene: „UEA estas burokrata aparato, kiu postulas ĉiam pli altajn kotizojn por ĉiam pli malutilaj servoj.“ Dum seminario pri planado okazonta fine de novembro en GDR, oni diskutos tian temon. Renato Corsetti informos nin pri la rezultoj.


GEJ-gazeto

GEJ-gazeto

GEJ-gazeto estis ekde 1979 ĝis 1999 la nomo de la gazeto de Germana Esperanto-junularo . Nun la gazeto aperas komune kun la Aŭstra Esperanto-junularo kaj nomiĝas /·kune·/ . Jen interesa intervjuo kun ToBo pri la Historio de la GEJ-gazeto (arkivo)  (germanlingve).