krokodilo                                 verda krokodilo
Kiu naĝas en la lago?

La 20-a, (ĝis nun) lasta tradicia MELA (MEmzorga LAg-umado) okazis en 2011 en Délegyháza Hungario. Tre bedaŭrinde ne plu eblas tie.
Ni serĉas novan sovaĝan lagon - se vi konas iun, skribu!

En 2012 kaj 2013 ni kune partoprenis muzik­festivalon kiu bedaŭrinde ne plu okazas. Ekde 2016 ni vizitas „Przystanek Woodstock(Haltejo Woodstock) en Kostrzyn, Pollando, nur 5 km de la german-pola limo, 37 km norde de Frankfurt (Oder).

Ĉi-sube vi trovas historiajn informojn ĝis 2013.

MuŜli-MELA kun MUziko kaj ŜLImo
3-a ĝis 8-a de julio 2013, apud la rivero Krka en Slovenio, inkluzive la muzikfestivalo Rock Otočec

NuKi-MELA NUde en KIevo, Ukrainio
planita en 2013, sur insulo en flankrivero de Dnepro


Tradicie MELA daŭre estas
  • plejeble neorganizita kunestado
  • senkosta, memzorga
  • sovaĝa tendumejo ĉe lagobordo.
  • plej internacia, tipe 15 homoj el 10 landoj, plus 15 gastoj (netranoktantoj)
  • pli varma ol en la JES
  • libervola programo: akvo-, sun- kaj ŝlimbani
  • laŭplaĉe kun aŭ sen vestaĵoj
  • babilado, naĝado, petolado, diboĉado ktp.
  • manĝtempoj laŭdezire
  • facile atingebla per publika transporto
rampoludo en la ŝlimo

Verŝajne neniam plu MELA en Délegyháza…

En la malnova MELA-loko en Hungario la kondiĉoj ĉiujare iom post iom malboniĝis. Jam estis tro da „forpelistoj“ kaj maltro da ŝlimo. En 2010 ni riskis kaj ankoraŭ bonŝancis. Por eviti esti forpelataj ni en 2011 tendumis 2 km norde en arbareto apud Dunavarsány, iom for de la lago. Venis „Rendőrség“, do veraj policanoj, feliĉe nur la lastan tagon. Ili enkasigis punon por naĝi, samaltan kiel enirbileto al luksnaĝejo, kaj diris ke „venontan fojon kostos multe pli“. Mirinde: sovaĝe tendumi kaj esti nuda estis en ordo, sed naĝi en la lago estis problemo. Kutime estas inverse ;-) .

Raporto de Karina pri la MELA en Délegyháza, Hungario 2010

Ĝis nun ni ne trovis samperfektan lokon, tial MELA en 2013 okazos dufoje, en diversaj landoj. Jen la du ebloj:

Tomio sur krokodilo, MELA 2010 MuŜli-MELA en Slovenio:
Kun muziko kaj ŝlimo. Se vi antaŭe timis veni pro nudeco, jen via ŝanco. En Rock Otočec nur fojfoje iuj estas nudaj, tiam plej ofte dum la ŝlimkonkurso. Kotizo 10 € tage.

NuKi-MELA en Ukrainio:
Sovaĝa tendumado simila al la Hungara MELA, simbola kotizo, sen ŝlimo, nudeco plejofte eblas. Dato ankoraŭ decidota, sendu proponojn retpoŝte!

Aŭ vizitu ambaŭ kaj decidu kiu pli plaĉas al vi:

##########################################


Muŝli-MELA
MUziko kaj ŜLImo dum emblemo Rock OtočecRock Otočec 

3-a ĝis 8-a de julio 2013, la lastaj 3 tagoj dum la rokfestivalo. Marina en nia tendo kun teo sur glaciurso dum Rock Otočec 2009

Ni tendumos apud la bela rivero Krka en Slovenio kaj poste partoprenos la apudan rokfestivalon. Rock Otočec  estas tre ĉarma, malgranda rokfestivalo kun familia etoso en Otočec, Slovenio, meze inter Ljubljana kaj Zagreb. Proksimume 5000 tre mojosaj, amuzaj, malfermitaj partoprenantoj. Ekde 2007 regule „invadita“ de 2 ĝis 3 bonfenezaj Esperantistoj. Bildoj de 2012  kaj aliaj albumoj de Rock Otočec 2007 ĝis 2011 . Ekde posttagmezo bone dancebla, diversstila rokmuziko de precipe lokaj grupoj, nokte diskejo ĝis la 6-a matene. Okazas multaj aliaj aktivecoj kiel ekz. saltejo, korpopentrado, masaĝo, frizejo ktp. Enrico manĝas Hamburgeron en Rock Otočec 2007 En la oficiala programo estas ankaŭ amuzaj konkursoj en la ŝlimo. Se ne pluvas la fajrobrigado spruĉas akvon al tiu loko. Dum aliaj tempoj eblas libere amuziĝi en la ŝlimejo, tage kaj nokte.

Kotizo de la Muŝli-MELA

Tendumi antaŭ la rokfestivalo (3-a ĝis 5-a de julio 2013) kostas proksimume 10 € tage. La festivalo estos de la 5-a ĝis la 8-a de julio 2013 (vendredo posttagmeze gis lundo antaŭtagmeze). La festivalobileto inkluzivas tendumadon kaj kostas ĝis fino de marto 35 € por 3 noktoj. Se vi restas la tutan tempon estos du noktoj antaŭ la festivalo, do entute 55 €. Ekde aprilo eblos mendi tie  helpe de la traduktabelo . Mi (Andi) mendos mian bileton en aprilo. Kontaktu min se mi mendu por vi, se vi bezonas helpon kaj se io estas mistradukita. Poste plikostiĝos. La biletoj ne estos finvenditaj, sed aĉeti surloke povas kosti 70 €. Kelkaj preferas ankaŭ dum la festivalo resti en la apuda tendumejo (800m), inter alie ĉar en la festivalejon vi ne rajtas kunporti trinkaĵojn.

Muziko en Rock Otočec , fotado kaj filmado

Kvankam la koncertoj plej gravas en la festivalo, tradicie multaj biletoj vendiĝas longe antaŭ ol eĉ unu grupo estas certa. Homoj venas por festi kaj aŭskulti bonan muzikon, kaj fidas al la organizantoj ke ili elektas bonan miksaĵon de muziko. Se vi volas havi impreson ĉu taŭgas por vi, rigardu ekzemple filmon de Rock Otočec 2007  de 2002 , kun anglalingvaj subtekstoj. Pli ekzakte vi scias se vi rigardas la liston de la grupoj kiuj ludas en 2012 sur la granda scenejo  kaj sur la malgranda scenejo .
Nokte post la koncertoj estas diskejo en la festotendo ĝis la 6-a matene.
Kun eniro al la festivalo vi permesas al fotistoj publikigi fotojn, almenaŭ por reklami la festivalon.

homoj en la rivero Krka, saltejo, dum Rock Otočec 2011

Rekomendo: Ne uzu la eksterajn varmetajn duŝojn, sed saltu en la riveron. Estas nur iom malpli varma, sed amuza kaj agrabla, kaj vi puriĝas dum kelkaj sekundoj kaj tial malpli frostas. Se vi volas varme duŝi sen atendovicoj mi rekomendas frumatene, ekzemple je la 4-a horo.

Kion kunporti al la Muŝli-MELA

Kunportu tendon, dormsakon, matracon, sunŝmiraĵon, dentobroson, sapon, amikinon/amikon, kondomojn, orelŝtopilojn, minimume 2 sekigtukojn, vestaĵojn kiuj rajtas malpuriĝi kaj bonan humoron. Naĝvestaĵoj ne vere necesas, vi povas salti en la ŝlimon kaj la riveron kun ajnaj vestaĵoj. Evitu blankajn kaj tre helajn kotonajn vestaĵojn, ĉar restas neforlavebla bruneta koloro. El ĉiuj aliaj eblas ellavi ĉion, almenaŭ tiom ke vi nenion plu vidas. Bona ideo estas preni malnovegajn, ŝiritajn vestaĵojn por forĵeti ilin surloke. Tiam vi ne devas rekunporti ilin malseke, kaj ĉiukaze la stilo kongruas kun la festivalo. Enpaku ĉion akvoreziste, en 2009 ni vicis duonan horo antaŭ la enirejo dum pluvego.

petolado en la ŝlimo dum Rock Otočec 2007

Vi ne rajtas enporti trinkaĵojn en la festivalejon, nek malplenajn botelojn (faldu ilin antaŭe kaj kaŝu en via dormsako). Trinkaĵoj vendiĝas en la festivalo, biero kostas ekzemple 2,20 € por duona litro. Manĝaĵojn vi rajtas enporti, sed ne en ladskatoloj. Oni ankaŭ vendas diversajn rapidmanĝaĵojn tie, ekzemple hamburgeregon, kaj eblas iom aĉeti en la apuda benzinejo. La plej proksima vera vendejo estas en la vilaĝo Otočec (3,5 km). Aŭ vi veturas per la senkosta festivala buso al Novo Mesto (10 km).

Otočec, loko de la Muŝli-MELA

Jen la loko de supre ĉe Geopedia.si . La festivalejo estas sude de la angulforma riverbarilo (vejro). Geopedia.si havas pli bonkvalitan bildon ol Google mapoj . En la mezo insulo kun la kastelo Grad Otočec, dekstre la tendumejo kie ni estos antaŭ la festivalo.

Trajne aŭ buse al la Muŝli-MELA

Otočec situas meze inter Ljubljana kaj Zagreb apud Novo Mesto. Prenu trajnon al „Novo Mesto Kandija“ kaj de tie iru al la centra busa stacidomo de Novo Mesto (300m). De tie ekde vendredo, 15-a horo estas tage kaj nokte senkostaj busoj al la festivalejo kaj reen. Por atingi la festivalejon aŭ la tendumejon antaŭe prenu publikan buson al „Grad Otočec“ laŭ jena bushoraro  (momente ankoraŭ de 2011). Aŭ prenu taksion: +386-41625108.

Piede de la bushaltejo „Grad Otočec“ al la Muŝli-MELA

Iru piede trans ligna ponto, peterpasu la kastelon, kaj trans dua ligna ponto. Poste rekte estas arbaro, dekstre la festivalejo (300m, eniro ekde ĵaŭdo 15-a horo) kaj maldekstre la pagenda tendumejo Kamp Otočec  (300m) kie ni estos dum la antaŭaj tagoj.

#######################################################



floso al la insulo en Kievo

NuKi-MELA kun NUdebleco en KIevo
ne okazis en 2012, inter alie ĉar neniu aliĝis kaj ĉar
la organizantoj faros aliajn vojaĝojn
planita en julio aŭ aŭgusto 2013
(dependas de aliaj renkontiĝoj, ĝi estu ne samtempe kun SES, IJS, IJK, FESTO, ktp.)

La planita dua MELA havas pli trankvilan etoson, en sovaĝa loko sur insulo meze de Kievo, en flankrivero de Dnepro, sed sen ŝlimo. La loko estas prizorgata de la konata Esperantisto Volodimir Soroka  pere de lia ekologia asocio. Li ankaŭ jam okazigis Esperantokursojn sur la insulo. Estas simbola kotizo. Eblas atingi la lokon per metroo kaj enurba buso, poste vi iras 25 minutojn piede kaj altelefonas lin por ke vi estu transportata per memfarita floso al la insulo. Ankaŭ eblas ke unu naĝas la 100m kaj alportas la floson. Sovaĝa loko. Ofte oni estas nuda tie, ŝajne ne ĉiam, kaj uzeblan ŝlimon ni ĝis nun ne trovis. Momente ni ankoraŭ ne scias kiam okazos. Informoj sekvos ĉi tie. Vi povas rigardi bildojn de la insulo . Pli da bildoj 

Volodimir Soroka en la insulo meze de Kievo, 2011

Loko de la insulo en Kievo

La loko ĉe Google maps . Vojpriskribo sekvos.

Kion kunporti al la NuKi-MELA

Kunportu tendon, dormsakon, matracon, sunŝmiraĵon, kontraŭkulan ŝmiraĵon (tre necesas), dentobroson, sapon, ludojn, pilkon, amikinon/amikon, kondomojn, sekigtukojn, kaj bonan veteron. Naĝvestaĵoj kutime ne necesas. Eblas interkonsenti kun Volodimir Soroka pri loko en tendo kontraŭ eta kotizo.


Galina kaj Andi dusxas unu la alian (antaux tre multaj jaroj)...

Malnovaj fotoj pri la MELA

MELA 2005 de Kverti el Tomsk, Rusio  (bezonas Javascript). Inkluzive vespera festo en la Esperanto-domo en Budapest.
MELA 2002 de Duncan el Skotlando (spegulita)
(kopio de la originalo en arkivo) 
MELA 2000 de Laca el Hungario  (ignoru la fuŝan tekstokodigon)
MELA 1995, 1996 de Anthony el Britio 
MELA 1999 de Joost el Nederlando 
MELA 1995, du etaj filmetoj de Ulf el Norvegio 


Raporto de Karina pri la MELA 2010 

Ne eblas pli bone priskribi MELA ol tiu ĉi kanzono de la Perdita Generacio, kiu estas malgranda himno de la aranĝo: MELA MELA ĉiuj bela! Senvestitaj, ŝmiritaj, bela MELA- plezurilo! Ĉiuj junas dum ni kunas, ĉiuj varmas, ĉiuj ĉarmas-MELAS! Ĝis nun (kaj estas jam ok monatoj post la aranĝo), kiam mi aŭdas tiun ĉi kanton aperas granda rideto sur mia vizaĝo. Ĝi alvokas la plej sunajn, la plej frenezajn, la plej mojosajn rememorojn de mia lasta somerumado. MELA! Grupo da mojosuloj tendumantaj ĉe lago en Délegyháza, proksime de Budapesto sen kostoj, sen zorgoj, sen programoj, laŭplaĉe sen vestaĵoj. Via tasko: ĝui ĝui ĝui! Kaj uzi ĉiujn sunradiojn Karina kaj Andi sur krokodiloj en la lago (sed memoru pri sunsmiriloj, ĉar la Hungaria sunbrilo estas ege forta, tion ankaŭ mia haŭto spertis). Mi partoprenis MELA ankoraŭ kiel krokodilo, kaj tute ne sciis kion mi povas suspekti, sed jam post kelkaj tagoj mi certis ke mi volas reveni, kaj mi faros ĉion por partopreni MELA 2011. Tio estas aranĝo por homoj kiuj ŝatas vivi sen luksaĵoj, sen reto kaj televido, en harmonio kun naturo. Tage naĝi sur krokodiloj en belega varma lago, baniĝi en ŝlimo, kaj vespere gustumi bonegan hungaran vinon ĉe fajro kun gitaro. Ni MELA-s tre proksime de Budapesto, do homoj kiuj bezonas ankoraŭ pli da distro povas iri al diskejo, kinejo ktp… Cetere neniu enuiĝas. Tiun etoson eĉ kuloj kaj bruo de trajnoj (ni tendumas proksime de stacidomo) ne povas detrui.
La MELA bacilo kaptis min tre rapide kaj forte, kaj nun post longa vintro, kaj malvarma vintra renkontiĝo (JES JES JES ) mi atendas malpacience la varmegan Hungarion. Longaj sunumadoj matene kaj vingustumadoj vespere estas por mi preta malgranda paradizo. Aŭ ne… tiun paradizon konstruas dum MELA ĉiuj mojosaj partoprenantoj. Do… kion fari nun? Kalkuli tagojn ĝis aŭgusto kaj danki Andi por lia organizado. Ĝis la revido en Délegyháza post IJS! MELU kun ni.

Skribita de: Karina Makosą 

Alklaku por aŭskulti:
MELA-kanto: Ĉiuj belas en argilo (Nudtopian anthem)
de La Perdita Generacio

Teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson,
gravhelpe de la partoprenantaro en MELA,
registrita 11-a de aŭgusto 2010
fajfado: //:G B7 Em C7://
refreno: //:G B7 Em C7:// D7 Em/C# C7
strofo: C7 Em/C# D7 B7
ponto: Cm Em C7 B7 Fadd9 C E7
(fajfado)

MELA! MELA! Bela MELA!
Ĉiu belas en argilo
senvestitaj, enŝmiritaj
MELA bela plezurilo!
Ĉiuj junas dum ni kunas
Ĉiuj belas MELAs!

En ŝlimlago mezeŭropa
Jen aranĝo plej Nutopa

MELA! MELA! Bela MELA!
Ĉiu belas en argilo
maldeviga ambaŭigo
MELA bela plezurilo!
Ĉiuj varmas, ĉiuj ĉarmas
Ĉiuj belas MELAs!

Aĥ kotizoj malĉeestas
Eĉ banvestoj ne necesas

MELA! MELA! Bela MELA!
Ĉiu belas en argilo
fajro, homo kaj terpomo
MELA bela plezurilo!
Ĉiuj junas dum ni kunas
Ĉiuj belas MELAs!
(fajfado)

Ĉiu lagas, neniu pagas
Ĉiu MELAs belas!

Foje pluvas tamen daŭros festo
ankaŭ en la tend' ne nepras vesto
Ĉu finiĝis kondomaro?
Tiam petu de najbaro
Nia nura deklaro:
Bonfreneza disdonado!

MELA! MELA! Bela MELA!
Ĉiu belas en argilo
ŝlime, ŝlime, eksemlime
MELA bela plezurilo!
Ĉiuj junas dum ni kunas
Ĉiuj belas MELAs!

Ni dum la MELA 2010 ankoraŭ ne kantis laŭ la skribita, plibonigita teksto. Aŭskultu la diferencojn ;-) .
Ne traktu la kantotekston tro serioze. La ununura deviga afero en la MELA estas: toleri ke aliaj vestas sin laŭ sia plaĉo. Nudaj au ne-nudaj. Aŭ ŝlimaj.

Kiel aliĝi kaj kontakti nin?

Al la MELA, kiel memzorga renkontiĝo, vi devas nek aliĝi nek antaŭpagi. Tamen prefere informu nin kiam vi intencas veni, tiam ni rezervos lokon por via tendo. Skribu retpoŝton al Andi: andim@gmx.li aŭ mesaĝeton (SMS) al +49-1577-4273240.
En Fejsbuko vi trovas min je la nomo Andi Mela Krokodilo. Por amikiĝi nepre skribu kiam kaj kie ni persone renkontiĝis, kaj montru rekoneblan bildon de vi.

pasinta aktualigo: 1-a de septembro 2019