krokodilo                                 verda krokodilo

Kiel vojaĝi malmultekoste per aviadilo

Pri flugi per aviadilo mi multe malpli spertas ol pri veturi per trajnoj. Ĉi tie estas nur kelkaj kolektitaj ligoj, precipe por mi mem, sed ankaŭ por miaj amikoj kiuj ofte demandas min pri helpo. Tiel mi povas facile doni ĉi tiun ligaron kaj nur poste individue helpi laŭ miaj ebloj. Jam ĉar mi malofte flugas, ĉi tiu paĝo estas malofte aktualigata, kaj se jes kutime nur pro aktuala persona vojaĝbezono de mi aŭ de amiko.

Kelkaj flugkompanioj kun mapoj kien ili flugas

Wizzair  – precipe al orienteŭropaj landoj, multlingve
Eeasyjet  – precipe al okcidenteŭropaj landoj, malrapida mapo, multlingve
Eurowings  – la malmultekosta subkompanio de Lufthansa, al okcident- kaj orienteŭropaj landoj, multlingve
Tuifly  – precipe al okcident- kaj sudeŭropaj landoj kaj tutmonde, bedaŭrinde ne estas mapo. Mendeblas malmultkosta trajno al la flughaveno , multlingve

Speciala trajnbileto al germanaj flughavonoj (Rail and Fly)

Certaj flugkompanioj, ekz. Tuifly  ofertas malmultekostajn „Rail and Fly“-trajnbiletojn al siaj flugoj de germanaj flughavonoj. De ajna germana stacidomo (!) al kaj de la flughaveno kostas kutime 32 € en unu direkto. Atentu ke necesas mendi la trajnbileton tuj kun la flugomendo, ĉe la flugkompanio, plej ofte ne eblas poste aldone mendi ĝin. Bedaŭrinde vi ankaŭ jam dum la mendo devas decidi de kiu stacidomo, do prefere elektu pli foran (en la ĝusta direkto) por esti fleksebla. La bileto validas en preskaŭ ĉiuj trajnoj (foje ne en lokaj) ekde unu tago antaŭ via flugo kaj post ĝi ankaŭ dum du tagoj. Informoj ĉe http://www.bahn.de/p/view/service/flug/rail_und_fly.shtml , germanlingve. Kun elŝutebla listo de flugkompanioj kiuj ofertas tiajn biletojn.

Kelkaj flughavenoj

Flugceloj de Bremen (mapo, klaku sur la nomo de urbo, ne la cirklo) 
Flugoj de Hannover  (kun ligo al pdf)
Flugoj de („Dortmund“-) Holzwickede 

Listo de flughavenoj en Eŭropo (kelklingve) 

Kiel dormi en flughavenoj (anglalingve) 

Keljaj flugserĉiloj (sed ili ofte tute ne trovas Wizzair, nek Ryanair)

http://airlines24.com  – multlingve
http://www.skyscanner.net  – multlingve
http://www.mitfahrgelegenheit.de  – flugoj (kaj kunveturebloj en aŭtoj), precipe en Germanio