Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > o
 

n   o   p   r   s   ŝ  

krokodilo O

okulo. 1 Organo de la vidkapablo. 2 Tiu sama organo, rigardata kiel parto de la fizionomio. 3 Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de atento kaj intereso. 4 Tiu sama organo, rigardata kiel esprimilo de sentoj. 5 Burĝono.
okulvitroj. Optikaj vitroj por ambaŭ okuloj, fiksitaj al muntaĵo, per kiu oni restigas ilin aŭ nur sur la nazo (= nazumo) aŭ sur la nazo kaj la oreloj (branĉohavaj).

olivo. La manĝebla frukto de olivarbo, uzata salita kaj por produktado de manĝoleo.
olivarbo. Arbo, specio de oleo (Olea europæa L. el oleacoj) kun ledecaj lancetformaj, subsurface grizaj folioj kaj kun malgrandaj, blankaj, kvarpetalaj floroj en malgrandaj grapoloj en la folianguloj kaj kun drupoj havantaj oleoriĉajn karnon kaj grajnon.

ombrelo. Kontraŭpluva aŭ kontraŭsuna portebla ŝirmilo, konsistanta el tenilo kaj ŝtofo aŭ papero ronde streĉita sur vergetoj.

ondo. 1 Arkforma akvomaso, kiu leviĝas kaj refalas ĉe la supraĵo de maro, lago, kaj simile, sub la blovo de la vento. 2 Tio, kio prezentas tian saman alternon de leviĝoj kaj malleviĝoj. 3 Tio, kio progresas per sinsekvaj antaŭeniĝantaj linioj, per interrompitaj masoj. 4 (figurasence) Provizora intensiĝo de ia sento, influo, fenomeno. 5 Perioda oscilo de la elementoj de medio, trafitaj, je difinita momento, de progresanta vibrado.

oranĝo. Frukto de oranĝarbo.
oranĝujo, oranĝarbo. Fruktarbo (Citrus sinensis Osbeck, sin. C. aurantium L. var. chinensis el rutacoj) kun preskaŭ globformaj ruĝflavaj, dolĉaj fruktoj, kies ŝelo estas relative facile disigebla je la karno.

orelo. 1 La organo de aŭdkapablo. 2 La ekstera parto de tiu organo (orela aŭriklo). 3 Tiu organo, rigardata kiel sidejo de la aŭdokapablo.
orela konko. Profunda kavo en la meza parto de la orela aŭriklo (concha auriculæ).

orkideo. Iu ajn planto el familio tre granda (Orchidaceæ) de (ĉ. 17 000) plurjaraj epifitaj aŭ surtere kreskantaj herboj kun duseksaj, epiginaj kuriozaj floroj, kiuj havas du verticilojn da petaloj, el kiuj la petaloj de la interna verticilo diferencas laŭ formo (unu estas ofte multe pli granda ol la aliaj), lipforma, aŭ ŝuforma, ofte spronhava; multaj specioj subvitre kulturataj.

oscedi (ntr). Pro dormemo, malsato, laciĝo aŭ enuo, malfermi la buŝon per nevola spasma movo de ekspiro, sekvata de longa elspiro.
oscedo. Tia nevola buŝmalfermo.

ovo. 1 Organa korpo, produktata de la inoj de diversaj klasoj de animaloj, kaj enhavanta ĝermon de estonta samspeca animalo. 2 Tiu sama korpo, produktata de kokino aŭ aliaj kortobestoj, kaj uzata kiel nutraĵo.