krokodilo                                 verda krokodilo

Krokodilo

Krokodilo estas tiu persono, kiu dum Esperanto-renkontiĝoj aŭ simple en rondo de esperantistoj parolas sian gepatran lingvon. Konforme al tio ĉi, pli vasta signifo de la vorto „krokodili“ estas „paroli ajnan nacian lingvon en esperanto-medio“. Bedaŭrinde krokodiloj ne estas la solaj fibestoj en Esperantujo. Troviĝas ankoraŭ aliaj monstroj de la sama familio: aligatoroj, kajmanoj, lacertoj

Aligatoroj ŝatas esprimi sin en ajna lingvo, kiu estas nek esperanto, nek la gepatra lingvo de la parolanto, sed kutime la gepatra lingvo de la alparolato.

Kajmano laŭ la plej ofta opinio estas homo kiu parolas nek sian gepatran lingvon nek tiun de la alia(j). Ekzemple Esperantistoj el ne-franclingvaj landoj kiuj interkompreniĝas en la franca.

Tre amuza estas la Aligatorejo, mojosa speciala okazaĵo dum Esperanto-renkontiĝo. Tie ĉiu ricevas ŝildon kiu indikas la gepatran kaj la (almenaŭ iom) komprenatajn lingvojn. Estas permesata paroli ĉiun ajn lingvon escepte de Esperanto kaj la gepatra lingvo, do ĉiuj devas aligatori (aŭ alimaniere reptilumi). Mirinde kiom da lingvoj Esperantistoj parolas aŭ almenaŭ paroletas. Aldona amuzaĵo estas ke la alparolato ja rajtas kompreni, sed ne respondi en sia gepatra lingvo. Tre stranga situacio en Esperantujo – subite ne plu eblas flue komuniki kun la amikoj. Vi re-ekkomprenas la standardan lingvan situacion de neesperantistoj, kaj kiom pli komforte estas komuniki en Esperanto.

Nu, pri tio, kiel difini lacerton, ekzistas diversaj opinioj. Ekzemple kiam homoj havas parencajn gepatrajn lingvojn, kiuj similas (ekzemple la ukraina kaj la rusa, aŭ la sveda kaj la norvega), kaj ĉiu parolas sian propran nacian lingvon (do krokodilas), kaj la alia pli-malpli komprenas. Aliaj nomas lacerti se anstataŭe ĉiu parolas la nacian lingvon de la alia, do aligatoras. Tria eblo difini lacerti estas se ĉiuj parolas alian planlingvon.

Eble vi iam renkontis perfektemulojn, pretajn eĉ plidetaligi la liston, sed tio, laŭ ni, estas jam iom tro. Estas malfacila klare difini, ĉar dependas ne nur de la parolanto, sed ankaŭ de la gepatra(j) lingvo(j) de la alia(j). Ĉiukaze, escepte de la aligatorejo, krokodili, aligatori ktp. estas simple malĝentile.

Ni elektis la nomon de la retejo ĉar la nomo estas facile remorigebla. Sed male al ĝia nomo la paĝo estas ekskluzive en Esperanto!