Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro
 
hejmo
mela
kokolores
baro
vortaro
poŝtkartoj
amuzaĵoj
krokodilo
fotoj
ligoj

krokodilo vortaro

Elektu literon:   a   b   c   ĉ   d   e   f   g   ĝ   h   ĥ   i   j   ĵ   k   l   m   n   o   p   r   s   ŝ   t   u   v   z  

Ĉu ankaŭ al vi jam okazis, ke...
— vi malfermas ian vortaron, ekzemple la faman PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto), trovas la deziratan vorton en ĝi kaj antaŭĝojas finfine ekscii, pri kio temas;
— vi komencas legi kaj tuj komprenas, ke vi absolute nenion komprenas, ĉar:
    – duonon de la vortoj de la klarigo vi ne konas, aŭ
    – vi konas ilin ĉiujn, sed tamen ne povas imagi, pri kiu (ekzemple) besto aŭ planto temas;
— vi post kelkfoja legado de la artikolo tamen sukcesas diveni, pri kio temas, kaj miras, kial vi ne tuj ĉion komprenis?

Se vi ankoraŭ ne tute kredas al mi, ke io tio povas okazi, jen kelkaj ekzemploj, prenitaj el PIV:

Varango – Ĉe la malsupra parto de la kilo, ĉiu el la pecoj, kiuj alligas la internan karenon al la ekstera kareno, subtenante la internan plankon.

Varicelo – Kontaĝa, sed benigna infekta malsano, karakterizita per erupcio de blazoj, kiuj ofte postlasas cikatrojn.

Kalidro – Birdo el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj, malgranda vadbirdo kun mezlongaj tarsoj (Calidris).

Se vi nun konstatas, ke la supraj skribaĵoj estas por vi preskaŭ same bone kompreneblaj, kiel japana alfabeto (por japanoj – la rusa alfabeto), tiam vi espereble ĝojas havi la eblecon uzi mian malgrandan vortaron, kie ĉiun vorton postsekvas la koncerna bildo. La vortareto ĵus naskiĝas, pro tio ĝi ankoraŭ ne povas kontentigi ĉies scivolemon. Se vi ne trovas deziratan vorton en ĝi, vi havas elekton inter tri eblecoj:
– aŭ vi prenas bonan vortaron de via bretaro kaj rigardas en ĝi,
– aŭ vi pacience atendas, kiam ia certa vorto aperas ĉi tie,
– aŭ vi sendas al mi retpoŝton, plendante ke vi mortos de troa scivolemo, se vi ne povos kiel eble plej rapide eltrovi, kion signifas, ekzemple, la vorto ĉamo.
En la lasta kazo mi klopodos urĝe savi vin, respondante retpoŝte kaj poste metos la vorton kun la bildo al la retpaĝo, por ke la aliaj mortantoj ankaŭ reviviĝu.


Kiel la vortaro estas organizita:

Kiam vi alklakas ian literon, ĝi gvidas vin al la venonta paĝo. Tie vi trovas liston de la vortoj, kiuj komenciĝas je tiu ĉi litero, kun PIVa priskribo. Kelkloke mi permesis al mi ellasi pecojn, sed la difinoj mem restas neŝanĝitaj. Eĉ en tiuj kazoj, kiam mi parte aŭ tute ne konsentas kun ili.
Por ke vi povu unue mem diveni la signifon de la elektita vorto, ĝi estas ankoraŭ sen bildo. Mi pensas, ke estus interese provi solvi enigmon .
Poste alklaku la vorton kaj vi vidos la bildon, kion ĝi priskribas, kaj ĝian signifon en kelkaj lingvoj. Momente estas planataj la angla, franca, germana, hispana, hungara, itala, nederlanda, rusa kaj sveda lingvoj.
Se iu emas helpi al mi kun ajnaj aliaj lingvoj, mi estos tre dankema. Se vi trovos tajperarojn aŭ aliajn malprecizaĵojn, bonvolu nepre sciigi min pri tio!


Listo de vinjetoj:

Anatomio
Kemio
Arkeologio
Komerco
Arkitekturo
Komputiko
Astronomio
Kuirarto
Belartoj
Matematiko
Botaniko
Medicino
Fiziko
Mineralogio
Elektro
Muziko
Geografio
Teksindustrio, vestoj
Geometrio
Sporto, ludoj
Juro
Zoologio


Mi tre dankas miajn helpantojn, kiuj ankaŭ dediĉis sian tempon al la projekto:

pri la angla – Stellan Lagerström
pri la franca – Tony Guyot
pri la germana – Andi Münchow, Gunter Neue
pri la hungara – Anna Besenyei, Andi Münchow
pri la nederlanda – Stefaan Vermeire
pri la sveda – Inga Johanson, Elisabeth Köster, Stellan Lagerström, Andi Münchow