Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > ĉ
 

a   b   c   ĉ   d   e  

krokodilo

ĉapelo. 1 Kapvestio el pli-malpli malmola materialo, kun ĉirkaŭrando kuspita aŭ ne, uzata de viroj aŭ virinoj ekster la domo. 2 La supra, ordinare ombrelforma, sporoproduktanta parto de la fruktokorpo de multaj fungoj, ekz. ĉampinjono, tubfungo.

ĉarma. Delikate plaĉa kaj alloga pro ia ne klarigebla, iel magia kaŭzo.

ĉerizo. Frukto de ĉerizujo.
acida ĉerizo. Frukto de relative malgranda arbo (Prunus cerasus L. kaj varioj) kun larĝa branĉaro de maldikaj, pendantaj branĉoj kaj relative malgrandaj folioj.
dolĉa ĉerizo. Frukto de relative granda arbo (Prunus avium L. kaj varioj) kun rigida fortika branĉaro kun grandaj folioj, kies pedunklo surhavas elstarantajn glandojn, kaj dolĉaj, ruĝaj-nigraj fruktoj; merizo. ĉerizujo. Fruktarbo (antaŭe g. Cerasus, grupo de specioj de Prunus avium L. el migdalacoj) kun globformaj drupoj enhavantaj unu malmolan, glatŝelan kernon.

ĉevalo. 1 Specio de mamuloj el la subordo de neparhufuloj, g. de ekvoj, uzata kiel jung- kaj rajdbesto (Equus caballus). 2 Ŝakfiguro, prezentanta la kapon de ĉevalo.

ĉielo. Blua, ŝajne volba spaco, kiu etendiĝas super nia kapo, kaj en kiu ŝajnas moviĝi la astroj.

ĉielarko. Sepkolora arko sur la ĉielo konraŭflanke de la suno, formiĝanta pro la reflekto kaj difrakto de la sunradioj en la pluveroj.