Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > d
 

a   b   c   ĉ   d   e  

krokodilo D

daktilo. La frukto de la dalktilujo, uzata kiel grava nutraĵo en Afriko, kiel frandaĵo en Eŭropo.
daktilujo. Arbo (Pœnix dactylifera L. el fam. palmacoj) , kun senbranĉa trunko portanta supre aron da folioj, en kies anguloj aperas grandaj infloreskoj, kiuj konsistas el 50 ĝis 100 longaj spikoj, kaj je matureco ruĝbrunaj fruktoj, havantaj longan, glatan, malmolan, glatŝelan, unusulkan kernon kaj tre sukerhavan karnon.

delfeno. Malgranda denthava cetaco, ordinare proks. 2 m longa, kun bekforma buŝo (Delphinus).

dento. 1 Elstara osteto, en makzelo de homo, servanta por mordi kaj maĉi la nutraĵojn. 2 Analoga osteto ĉe la aliaj vertebruloj. 3 Homaj dentoj, rigardataj kiel esprimilo de sentoj. 4 Elstara pinto aŭ tranĉaĵo ĉe la rando aŭ supraĵo de io. dentobroso. Broso por purigi la dentojn.

dezerto. Regiono, karakterizita per preskaŭ absoluta sekeco, tre malabunda kreskaĵaro kaj tre maldensa loĝantaro da nomadoj.

deziri (tr). 1 Konscie emi al io, aspiri posedon aŭ ĝuon de io. 2 Voli atingi, ricevi.

dianto. Grupo (Dianthus L. el kariofiacoj) de du- kaj plurjaraj herboj kun 5-petala kaliko kaj grandaj, liberaj, ofte brilkoloraj petaloj.

donaci (tr). Senkompense doni, kiel ateston de bonvolemo, amikeco, favoro ktp.
donaco. Tio, kion oni donacas.

dorsosako. Sako, kun du rimenoj, kiun oni portas surdorse.
dorso. 1 Parto de la homa korpo, de la ŝultroj ĝis la gluteoj. 2 Supera parto de la korpo de mamuloj, de la kapo ĝis la vosto.

dragi (tr). Skrapante forigi ŝlimon, sablon aŭ ŝtonojn el la fundo de maro aŭ rivero per dragilo.
dragmaŝino, dragilo. Speciala skrapmaŝino, kiu servas por: 1 fosi sablon ktp el la fundo a) por faro entranĉon por strato, fervojo ktp; b) por pliprofundigi riveron, havenon ktp; 2 por elpreni konstru- aŭ alian materialon (ekz. karbon) el la fundo aŭ provizejo.