Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > s
 

n   o   p   r   s   ŝ  

krokodilo S

sako. 1 Granda ujo el maldelikata teksaĵo (kanabo, juto, kaj similaj), formita el du pecoj, kunkudritaj malsupre kaj ĉe la flankoj kaj liberaj supre, uzata por enteni ŝutaĵojn. 2 Tia ujo, rigardata kiel proksimuma mezurilo. 3 Diversgranda kaj diversforma ujo kun unu sola aperturo, el papero, ledo, plasto ktp, uzata por enteni iajn aĵojn.

saksofono. Latuna konusforma blovinstrumento kun unuopa anĉo kaj klapoj.

salato. 1 Manĝaĵo konsistanta el freŝaj aŭ boligitaj herboj aŭ legomoj spicitaj per salo, vinagro kaj oleo. 2 (figurasence) Senorda konfuza miksaĵo el tre diversaj aĵoj.

sandalo. Piedvesto konsistanta nur el plandumo ligita per ŝnuroj aŭ rimenetoj al la piedo.

sciuro. Grupo de mamuloj el la ordo de ronĝuloj, kun dika, hirthara vosto, kiun ĝi sidante tenas rekta post la dorso, vivanta sur arboj kaj manĝanta precipe nuksojn (Sciurus).

scii. (tr) 1 (ion) Havi precize kaj senmanke en spirita posedo. 2 (kun subordigita propozicio) Havi precize certan ideon pri io. 3 (kun infinitivo) Esti instruita, ekzercita, kapabla por io. 4 (ion, pri io) Havi informon, ke io ie ekzistas.
scivola. Tre ema ekscii.

segi (tr). Tranĉi per segilo.
segilo. Diversforma tranĉaparato, konsistanta ĉefe el ŝtala klingo, provizita per dentoj kaj ordinare ŝovata alterne antaŭen kaj malantaŭen.

seĝo. Meblo, destinita por la sido de unu persono.

sekso. 1 Korpa kaj fiziologia ecaro, karakterizanta la unuopajn individuojn de la vegetala aŭ animala specio kiel virajn aŭ inajn, kaj ebliganta, ke ili kune reproduktu kaj konservu la specion. 2 La organo, ĉe kiu evidentiĝas tiu diferenco. 3 Tutaĵo de la homoj, apartenantaj al la sama sekso. 4 (arkaike) Genro.
seksumi (ntr). Koiti.

semaforo. 1 Masto, provizita per moveblaj brakoj, kun lanternoj aŭ aliaj lumfontoj, por signali tage kaj nokte. 2 Signala kolono, provizita per tri lanternoj kun lumoj verda, oranĝa kaj ruĝa, starigita ĉe vojo, por reguligi la cirkuladon.

serpento. 1 Senpieda vertebrulo el la klaso de rampuloj, kun tre longa, cilindroforma korpo tegita de skvamoj, kaj kun ne firme kunligitaj vizaĝoostoj. 2 (figurasence) Perfida, malica persono. 3 Iama ligna blovinstrumento, kun buŝpeco kaj klapoj.

seruro. 1 Aparato, servanta por ŝlosi pordon, keston kaj simile, konsistanta ĉefe el lango, kiu fiksiĝas en buŝo, kaj postulanta specialforman ŝlosilon, por ĝin manovri. 2 Ŝovebla kulaso (de pulvopafilo).

siesto. Dormeto post tagmanĝo, ordinara en varmaj regionoj.

simio. Mamulo el la ordo de primatoj, kun antaŭen rigardantaj okuloj kaj reduktitaj dikfingroj; plej simila al homo, tre lertmova kaj inteligenta.

simila. 1 Havanta iajn ecojn, kiujn ankaŭ havas alia persono aŭ objekto. 2 (larĝasence) Tia. 3 Kvalifikas figurojn, kies respondaj anguloj estas egalaj kaj kies respondaj longoj estas proporciaj.

sitelo. 1 Pli-malpli regule cilindra vazo, el ligno, metalo, plaso aŭ tolo, kun movebla duoncirkla tenilo, destinita por la transporto de likvaĵoj. 2 Enhavo de sitelo, rigardata kiel mezuro.

skarabo. 1 = koleoptero. 2 Grupo de grandaj, lamenkornaj koleopteroj, kiuj formas globetojn el sterkaĵoj, por meti en ilin siajn idojn (Scarabœus).

skatolo. 1 Ujo, ordinare kun kovrilo, rektangula aŭ cilindra, el diversaj materialoj (ligno, plasto, papero, kartono ktp), uzata por solidaĵoj. 2 Fermita ujo, entenanta organon aŭ parton de maŝino, elektra instalo ktp.

sketi. (ntr) Gliti: antaŭeniĝi sur glata supraĵo, konservante sian ekvilibron.
sketilo. Glitilo.

skorpio. 1 Artikulo el la klaso de araneoidoj, kun sessegmenta abdomeno finiĝanta per venena pikilo kaj kun du fortaj pinĉiloj; naskas vivajn idojn kaj vivas en varmaj landoj (Scorpio). 2 (majuskle) Konstelacio, en la regiono de la ekliptiko (Scorpius). 3 Signo de la oka domo de la zodiako, tra kiu la suno pasas de la 24a de Oktobro ĝis la 23a de Novembro.

skribi (tr). 1 Desegni simbolojn prezentantajn ideojn aŭ vortojn aŭ signojn , precipe per krajono, plumo aŭ peniko sur papero kaj simile. 2 Kovri, plenigi per tiaj signoj. 3 Esprimi ideojn aŭ pensojn per tiaj signoj. 4 Verki aŭ komponi. 5 Sciigi, skribanta leterojn. 6 Formaligi, registri, skribante.
skribilo. 1 Antikva grifelo. 2 Ĉio, kio servas por skribi.
skribmaŝino. Maŝino kun klavaro, por produkti sur papero prestipojn; = tajpilo.

sledo. Veturilo, provizita per glitiloj anstataŭ radoj, uzata por transporti ŝarĝoj aŭ homoj, tirata de ĉevaloj, hundoj, boacoj, aŭ puŝata de homo. (Ĉu homo ne kapablas ankaŭ tiri?)

soifi 1 (ntr). Senti bezonon, deziron trinki. 2 (tr) forte deziri, aspiri.
soifo. 1 Sento de tiu, kiu bezonas trinki. 2 Forta deziro.

sola. 1 Ne akompanata, ne estanta kun alia(j). 2 Ne helpata de alia(j). 3 Unu kaj neniu pli. 4 Tia, ke ne ekzistas, aŭ ekzisti ne povas unu alia.

soldato. 1 Ordinara ano de armeo. 2 Unu el la insektoj, specialigitaj en la batalo, en formikejo aŭ termitejo.

sonori. 1 (ntr). (se paroli pri aĵoj) Estigi sonon daŭre sonantan post la ĉeso de ĝia kaŭzo. 2 (tr). (se paroli pri ilo) Indiki per sonorado. 3 (ntr). (se paroli pri uloj) Sonorigi.
sonorilo. 1 Bronza kava konuso, larĝiĝanta vingebla frapilo, por sonorigi. 2 Analoga ilo por sonorigi.

sorpo. Frukto de sorpujo.
sorpujo. Grupo (Sorbus L. el pomacoj) de falfoliaj arboj kaj arbedoj kun blankaj, epiginaj floroj plej pfte en korimboj kaj kun fruktoj, kiuj iukaze similas al malgrandaj sovaĝaj piroj, sed plejofte pli similas al veraj beroj; la fruktoj de iuj specioj estas uzataj konfititaj aŭ, en tromatura stato, krudaj.

spatelo. Speco de plata kulereto, uzata por miksi aŭ sterni duonlikvajn substancojn, aŭ por meti farbon sur paletron; = truleto.

spegulo. 1 Glata brila surfaco, polurita aŭ ne, resendanta lumon kaj bildojn de objektoj. 2 (figurasence) Io, kio donas ĝustan prezenton, fidindan reprodukton de io.
speguli (tr). 1 Resendi la bildon de iu, io. 2 (figurasence) Fidele prezenti; ĝuste vidigi.
spegulaĵo. En PIV ne trovita. Spegulita vido de io, iu.

spico. Aroma pli-malpli akra aŭ acida vegetala substanco, aldonata al manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, por ilin fari pli bongustaj.

stampi (tr). 1 Fari kavan aŭ reliefan markon sur io, frapante per gravurita matrico. 2 Fari karakterizan, plej ofte oficialan markon per grasa inko sur dokumenton, akton kaj simile, frapante per ligna aŭ kaŭĉuka stampilo. 3 (figurasence) Estigi en la spirito, koro aŭ konduto de iu daŭran kutimiĝon. 4 (figurasence) Karakterizi ion.
stampilo. Ilo por stampi.

statuo. Skulptita aŭ muldita aŭ modlita figuro de homo aŭ besto, plej ordinara laŭ la normalaj dimensioj de la modelo.

stiri (tr). Direkti veturilon (boaton, biciklon, aŭton, aviadilon ktp).
stirilo. 1 Stango fiksita al la rudro kaj manipulata de la stiristo. 2 Stango, per kiu oni stiras biciklon ktp.

strabi (ntr). 1 Ne povi direkti ambaŭ okulojn al unu sama punkto. 2 (figurasence) Rigardi de flanke, kun malica aŭ envia intenco.

strato. Vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo.

strigo. Nokta rabobirdo kun kurba beko kaj ronda plunaranĝo ĉirkaŭ la antaŭen direktitaj okuloj (Strix kaj aliaj).

strobilo. = konuso 3.

struto. Grupo de grandaj, primitivaj birdoj senkarinaj, kun longaj kolo kaj kruroj, kun nur du piedfingroj sur ĉiu piedo, nekepabla flugi, sed tre rapidkura, vivanta en dezertij kaj sur stepoj en Afriko (Struthio).

suno. 1 (majuskle) Astro, ĉirkaŭ kiu iras la orbitoj de la Tero kaj aliaj planedoj. 2 Tiu astro, longatempe rigardata kiel rondiranta ĉirkaŭ la tero kaj nutranta ĝin per sia lumo kaj varmo. 3 Radioj de tiu astro, rigardataj kiel apartaĵo de loko sur la tero. 4 Ĉia alia astro, havanta planedojn. 5 Piroteknikaĵo, kiu turniĝante ĵetas fajrerojn en ĉiu direkto ĉirkaŭ si.
sunfloro. Helianto.
sunsubiro. En PIV ne trovita. Ĉiutaga fenomeno, kiam la suno malsupreniras sub la horizonton.