Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > r
 

n   o   p   r   s   ŝ  

krokodilo R

rado. 1 Ronda disko, turniĝanta ĉirkaŭ akso kaj uzata por ebligi aŭ faciligi movadon. 2 Tia organo de veturilo, horizonte aranĝita, por rompi sur ĝi la membrojn de kondamnito. 3 (figurasence) Tia organo, rigardata kiel simbolo de senĉesa ŝanĝiĝo.

rafano. Grupo (Raphanus L. el kruciferacoj), kies dika tubera diverskolora radiko estas manĝebla.
rafaneto. Speco de malgranda rafano, kun ruĝa ekstero kaj blanka interno, ofte manĝata kruda kiel antaŭmanĝaĵo.

rakedo. 1 Plata pilkoĵetilo, konsistanta el ligna kadro, meze de kiu interplektiĝas reto de streĉitaj ŝnuroj, kaj el longa tenilo. 2 Analogforma (sed sentenila) aparato, uzata allige al ŝuo, kaj ebliganta paŝi sur neĝo, ne enprofundiĝante.

rano. Senvosta vertebrulo el la klaso de amfibioj, ordo de batrakoj, simila al bufo, sed kun longaj postaj kruroj, senveruka haŭto kaj kun dentoj (Rana).

raspi (tr). Skrapi per speciala ilo substancon ne tre malmolan, por ĝin dispecetigi, pulvorigi aŭ flokigi.
raspilo. Ŝtala ilo, kies supraĵo estas provizita per multaj akraj kaj tranĉaj elstaraĵoj, pli altaj ol ĉe fajlilo, ordinare triangule dismetitaj, por prilabori substancojn ne tre malmolajn.

rasti. (tr) 1 Kunkolekti (fojnon, pajlon, falintajn foliojn kaj similajn) per tiucela ilo. 2 Taŭge purigi kaj ebenigi grundan supraĵon, skrapante per tiucela ilo. 3 Ĉe ludotablo kolekti la monon de la perdintaj ludantoj per tiucela ilo (se paroli pri krupiero). 4 Metode priserĉi difinitan areon, uzante tre densajn truperojn por kapti aŭ detrui malamikon aŭ krimulon.
rastilo. 1 Diversspeca kultura kaj ĝardena ilo, konsistanta el longa bastono kun transversa ligna aŭ fera stango provizita per dentoj. 2 Similforma ilo, el ligno kun eburaj dentoj, uzata de krupieroj.

rato. 1 Mamulo el la ordo de ronĝuloj, parenca al muso, sed pli granda kaj kun tre longa vosto, kaj faranta gravan malutilon al homoj (Mus rattus kaj aliaj). 2 (figurasence) Vorto de malŝato por homoj lukravidaj.

raŭpo. 1 Larvo de papilioj kaj de kelkaj aliaj insektoj. 2 Fermita ĉeno, konsistanta el larĝaj alaj platoj kun reliefaĵoj, kaj ĉirkaŭanta la radoaron de pezaj veturiloj, tiel ke la radoj ruliĝas kvazaŭ sur kontinua relvojo.

razi (tr). Fortranĉi la harojn tuj ĉe la haŭto per tiucela ilo.
razilo. Ilo, konsistanta el tre akrega klingo kaj tenilo, uzata por razi.

relo. 1 Longa stango el metalo aŭ alia materialo kun la sama difinita profilo laŭ sia tuta longo. 2 Longa ŝtala stango kun adekvata profilo, servanta duope kiel vojo kaj rulgvidilo por vagonaroj aŭ tramoj. 3 = kanelo (de ŝraŭbo).

resti. (ntr) I. Senŝanĝe daŭre esti. 1 (ie) En la sama loko. 2 (iel) En la sama pozicio. 3 (kun, ĉe) En la sama okupo aŭ kompanio. 4 (ia) En la sama stato.
II. Ankoraŭ plu esti: 5 post kiam malaperis unu aŭ pluraj aliaj partoj. 6 post kiam la aliaj agoj setis faritaj.
restaĵo. Io konkreta, kio restas.

rinocero. Granda, dikhaŭta, sovaĝa mamulo el la subordo de neparhufuloj, kun longa korno sur la nazo (Rhinoceros).

rivero. 1 Natura abunda akvomaso, fluanta al maro, lago, marĉo aŭ alia rivero. 2 Io simila al rivero, per sia kvanto aŭ movo.

rizo. 1 Unujara tropika, marĉa herbo (Oryza sativa L. graminacoj), grava grenspeco, 1-2 m alta, kun longaj mallarĝaj folioj, unufloraj spiketoj sur dense kunsidantaj branĉoj en 20-30 cm longa paniklo, kaj kun malmolaj tre nutraj grajnoj; vaste kulturata en varmaj regionoj. 2 La grajnoj de rizo 1. 3 Tiuj grajnoj manĝpretigitaj.

roso. Etaj gutoj de vaporo, likviĝinta nokte sur la supraĵo de plantoj, grundo ktp.

rostro. 1 Longa, tubforma nazo de kelkaj mamuloj, ekz. de elefantoj. 2 Suĉilo de diversaj insektoj. 3 Longa elstaraĵo ĉe la kapo de diversaj primitivaj animaloj. 4 = beko. 5 (historio) Kirasita beko de antikva militŝipo.

rozo. I. Nomo de bela florplanto kaj pli speciale: 1 Grupo (Rosa L. el rozacoj) de arbedoj ordinare dornaj kun pinataj folioj havantaj sep, ĉe multaj greftataj varioj kvin, folierojn dentorandajn, kaj kun floroj, kiuj ĉe sovaĝaj formoj estas kvinpetalaj kaj multestamenaj, ĉe la kulturformoj tre variaj, ofte plenaj; multaj specioj, miloj da kulturvarioj vaste kulturataj ĝardene pro la ornamaj, delikatpetalaj, brilkoloraj, ofte bonodoraj floroj. 2 Floro de rozujo. 3 Nomo de kelkaj alispecaj floroj.
II. Nomo de diversaj objektoj, pli-malpli analogformaj: 4 Ronda fenestro en preĝejo, kun vitraloj kaj radianta ŝtonpuntaĵo. 5 Diamanto, tajlita kun facetoj supre, kaj plata malsupre. 6 32-pinta stelo sur la plato de la kompaso, indikanta ĉiujn direktojn de la ventoj. 7 Multetrua disŝprucigilo de akvilo aŭ akvotubo.

rubuso. 1 Grupo (Rubus L. el rozacoj) de arbedoj, arbustoj kaj herboj, falfoliaj aŭ daŭrafoliaj, ordinare kun dornaj branĉoj atingantaj aĝon de nur du jaroj, kun disaj simplaj aŭ trifingraj aŭ pintaj folioj, kun blankaj aŭ helruĝaj floroj kaj kun ruĝaj, flavaj aŭ nigraj pluropaj fruktoj, kies unuopaj fruktetoj estas drupoj; multaj specioj ĝardene kulturataj, kelkaj pro ŝatataj manĝeblaj fruktoj, "beroj", aliaj kiel ornamaj plantoj. 2 Grupo de rubuso, ampleksanta la nigrafruktajn speciojn (R. fruticosus L. k.a.).

ruino. 1 Restaĵo el disfalinta konstruaĵo. 2 Tio, kio restas el detruita urbo. 3 Tio, kio restas el malaperinta organizo, sistemo kaj similaj.

ruli. 1 Movi en iu direkto objekton, turnadante ĝin ĉirkaŭ ĝia akso. 2 Vidigi ondiĝan movon, kiu donas la impreson de rulado. 3 Eligi sonon kun vibra, reeĥa efekto.
rulo. 1 Pli-malpli longa objekto, tia, ke oni povas ĝin ruli. 2 Forta ondego, kiun maro rulas al la bordo. 3 (arkaike) Cilindro.

rusto. 1 Brunruĝa fera oksido, kiu kovras per maldika tavolo feron aŭ ŝtalon, restanta en malseka aero. 2 Iu ajn el multaj plantmalsanoj kaŭzataj de parazitfungoj, el la ordo uredinaloj (Uredinales) kaj aperantaj kiel makuloj kaj miskoloriĝoj sur folioj, tigoj ktp, ofte surhavantaj flavajn, nigrajn aŭ rustkolorajn spormasojn de la parazito.