Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > ŝ
 

n   o   p   r   s   ŝ  

krokodilo

ŝafo. 1 Remaĉanta besto, el la subordo de parhufuloj, timema kaj sendefenda, kiun homoj de longe bredas pro viando kaj lano (Ovis aries). 2 Tiu sama besto, rigadata kiel emblemo de mildeco, savindeco. 3 Tiu sama besto, rigadata kiel emblemo de stulteco aŭ grega imitemo. 4 (majuskle) Konstelacio de la boreala hemisfero (Aries). 5 (majuskle) Signo de la unua domo de la zodiako, tra kiu la suno pasas de la 21. de Marto ĝis la 20. de Aprilo.

ŝako. 1 Ŝakoj. 2 Situacio de la reĝo aŭ de la damo, kiam tiuj pecoj troviĝas sur unu fako trafata de unu kontraŭula peco.
ŝakoj. Ludo, kiu devenas el Hindujo kaj konsistas el 32 diversaspecaj figuretoj, kiujn oni movas sur tabulo prezentanta 64 egalajn kvadratojn, alterne nigrajn kaj blankajn.

ŝarko. Komuna nomo por tiuj fiŝoj el la ordo de plagiostomoj, kiuj havas fiŝforman korpon, nesimetrian voston kaj triangulajn brustnaĝilojn; kelkaj estras gravaj rabfiŝoj, danĝeraj eĉ por naĝanta homo.

ŝildo. 1 Diversforma malmola kovrilo, kiun la antikvaj militantoj portis per la maldekstra brako por sin ŝirmi kontraŭ batoj kaj ĵetoj. 2 Ŝirma plato aŭ ekrano, en aparato, maŝino.

ŝinko. Salita aŭ fumaĵita femuro de porko.

ŝlimo. 1 Akvomoligita tero aŭ simila substanco, demetiĝinta sur la fundon de akvujoj sen forta fluo. 2 Tia substanco, eltirita el kuracfontoj, kaj uzata por kuracaj banoj.

ŝlosi (tr). 1 Fermi per seruro. 2 Malhelpi ies eliron, ŝlosante pordon.
ŝlosilo. 1 Metala peco, laŭcele tranĉita, servanta por fermi kaj malfermi seruron. 2 Tajlita ŝtono, metita en la supro de volbo aŭ arko, kaj servanta por kunteni per sia formo kaj pezo la aliajn ŝtonojn. 3 Eklezia ordonpovo pri la saviĝo de la animoj, liel la privilegio de la papoj. 4 Fortreso aŭ fortikigita urbo, kiu per sia situo donas al sia posedanto estrecon super unu maro, teritorio kaj simile. 5 Ilo, por firmteni kaj turni ŝraŭbon, kejlon kaj simile, por munti kaj malmunti pecojn de maŝino, por streĉi la risorton de horloĝo ktp. 6 (figurasence) Tio, kio ebligas kompreni ion kaŝitan aŭ malklaran.

ŝoveli (tr). 1 Depreni kaj transŝuti per ŝovelilo. 2 Forĵeti la akvon el boato per ŝovelilo.
ŝovelilo. 1 Speciala ilo, konsistanta el larĝa, iom konkava, ordinare metala, plato kun longa tenilo. 2 Samspeca ilo, kun mallonga tenilo por hejmaj uzoj, aŭ por ŝoveli akvon el boato.

ŝraŭbo. Ilo el metala aŭ ligno, esence konsistanta el cilindra aŭ konusforma akso helice kanelita; ĝia formo, grando kaj uzo tre varias; ĝi servas ordinare por kunigi aŭ fiksi pli firme ol per najlo, sed ankaŭ por premi, levi, fermi, bori, movon transigi ktp. ŝraŭbingo. Helice interne kanelita ringo, en kiun oni turnante enigias ŝraŭbon.
ŝraŭbturnilo. Ilo kun rekta eĝo, servanta por fiksi aŭ malfiksi fendoŭbon, turnante ĝin en ian materialon.

ŝtupo. 1 Ĉ iu el la transversaj ŝtonaj platoj aŭ lignaj tabuloj, metitaj unu post kaj super alia en ŝtuparo. 2 Ĉ iu el analogaj rimedoj, uzataj por supre- aŭ malsupreniri, ekzemple la rungoj de eskalo, la entranĉoj faritaj en glacimuro por enmeti piedon, la breto(j) fiksita(j) al veturilo, vagono kaj simile, por helpi al en- kaj eliĝon ktp. 3 (figurasence) Ĉiu el la gradoj en progresado kaj malprogresado, promocio ktp. 4 Ero de kaskada cirkvitado de amplifo; apartigebla parto de radioaparato, funkcianta kiel amplifilo, rektifilo, oscililo kaj simile.
ŝtuparo. Parto de konstruo, servanta por komunikigi malsamnivelajn partojn de tiu konstruo, kaj konsistanta el vico da samdistancaj lignaj tabuloj aŭ ŝtonaj platoj, sur kiuj oni metas la piedon por supren- aŭ malsupreniri.

ŝuo. 1 Piedvesto, ordinare leda kaj alĝustigita, kovranta la piedon nur ĝis la maleoloj. 2 Peco, analoga al ŝuo en formo aŭ uzo.