Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > n
 

n   o   p   r   s   ŝ  

krokodilo N

najo (=kobro). Grupo de serpentoj venenaj, kiuj povas plilarĝigi la nukan regionon, kaj al kiuj apartenas inter alie la kobro (Naja).

najbaro. 1 Homo, trobo, popolo loĝanta apude. 2 Persono, kiu sidas aŭ troviĝas apud alia.

najlo. 1 Pinta metala satngeto, provizita per pli larĝa kapeto kaj servanta por fiksi objekton, en kiun oni enpuŝas ĝin. 2 Lignonajlo.

narciso. Grupo (Narcissus L. el amarilidacoj) de bulboherboj kun linioformaj aŭ rondformaj-fadenformaj folioj kaj senfoliaj pedunkloj portantaj unu, malofte plurajn florojn, kiuj havas pelvoforman aŭ tuboforman kromkorolon (internan elkreskaĵon el la korolo), kaj ses flavajn aŭ blankajn petalojn plejparte liberajn: multaj specioj ĝardene kulturataj, inte alie jonkvilo, tazeto, dafodilo, poetnarciso.

nebulo. 1 Amaso da densa akva vaporo, formiĝanta en la malsupra atmosfero kaj malklariganta la vidon. 2 Io, kio, simile al nebuli, konfuzas la vidadon.

necesa. 1 Tre bezonata, preskaŭ ne malhavebla, ekstreme dezirata. 2 Postulata de la naturaj leĝoj aŭ de la stato de la aferoj; absolute ne evitebla. 3 Ne povanta esti alia, aŭ ne esti.
necesejo. Loko destinita por feki kaj uruni. necesejpapero = klozetpapero.
necesujo. Ujo el ŝtofo, plasto, ligno ktp, entenanta la konstante bezonatajn iletojn.

neĝo. Kristaliĝinta akva vaporo, kiu defalas de la atmosfero en formo de blankaj malpezaj floketoj.

nesto. 1 Korbeto aŭ konstruaĵeto farata de la birdoj, de malgrandaj bestoj, de kelkaj insektoj kaj fiŝoj por demeti siajn ovojn kaj kovi la idojn. 2 Hejmo, propra loĝejo.

nimfeo. Grupo (Nymphæa L. el nimfeacoj) de akvoplantojn kun vertikala aŭ tuberforma rizomo, longpetiolaj, rondaj, ofte ledecaj, brilglataj folioj, kies granda limbo flosas sur la akvo, kaj kun grandaj, unuopaj, kvarsepalaj floroj kun multaj petaloj kaj stamenoj; = akvolilio.

nubo. 1 Amaso de densaj akvovaporoj, pendanta en la supra atmosfero kaj kaŝanta la ĉielon. 2 (analoge) Densa amaso el pli-malpli etaj aĵoj, kiu malhelpas klaran vidon. 3 (figurasence) Ĉio, kio malserenigas, maltrankviligas, malĝojigas aŭ malklarigas la spiriton.

nudelo. Manĝpasto el faruno kaj ovo, distranĉita laŭ mallarĝaj rubandoj.

nukso. 1 Nedehiska, plurkarpela, normale unugrajna frukto kun ligneca perikarpo, ekz. avelo, kaŝtano. 2 Frukto aŭ parto de frukto, aŭ radiko simila al nukso 1, havanta sekan ŝelon kaj manĝeblan kernon, ekz. juglando, brazila nukso, ternukso. 3 Karnoriĉa muskolbloko, troviĝanta ĉe la interna supra parto de la femuro de bovo, bovido kaj similaj.