Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > ĝ
 

e   f   g   ĝ   h   ĥ  

krokodilo H

haki (tr). 1 Frapi, por tranĉi, per bato de diversformaj akraj iloj. 2 (figurasence) Difektigi aŭ detrui, kvazaŭ per batado de hakilo. 3 (figurasence) Maldelikate distranĉi en apartajn, neligitajn pecojn.
hakilo. Ilo por tranĉi, konsistanta el larĝa, peza klingo kun pli-malpli longa tenilo.

hamstro. Malgranda mamulo el la ordo de ronĝuloj, fam. de musedoj, kun vangoj transformitaj al saketoj, en kiuj ĝi portas manĝaĵojn; ĝi ankaŭ kolektas manĝaĵojn por la vintro en subteraj kavaĵoj; loĝas en Centr-Eŭropo kaj Siberio (Cricetus cricetus).

haro. Fadenforma epiderma elkreskaĵo, pli-malpli dense kovranta la korpon de homo kaj de ceteraj mamuloj, kies karakterizaĵo tio estas.
haroj. 1 Tuto de tiuj elkreskaĵoj, kovrantaj la korpon de besto, kaj eventuale uzataj kiel labormaterialo. 2 Tuto de tiuj elkreskaĵoj, kovrantaj la kranihaŭton de homo.

helianto. Grupo (Helianthus L. el kompozitacoj) de unu- kaj plurjaraj herboj kun vertikalaj, plejofte rigidharaj tigoj, malsupre kun duope kontraŭesidantaj folioj, supre kun dise sidantaj folioj kaj en la fino de ĉiu el malmultaj branĉoj unu mezgranda aŭ granda kapitulo kun flavaj floroj; ŝatataj ĝarden-plantoj kaj unu specio (H. annuus L.) valora furaĝplanto pro la oleohavaj semoj; = sunfloro.

heliko. Molusko el la klaso de gastropodoj, pulmhava, kun diverskolora spirala konko, vivanta sur teraj vegetaĵoj (Helix).

herbo. 1 Planto, ordinare semplanto, kiu ne formas lignecajn, vintrorezistajn ŝosojn same kiel arboj kaj arbedoj, sed kiu estas pli-malpli mola kaj sukoplena, kaj kies aeraj partoj ĉiujare forvelkas, ekz. tritiko, terpomo, plantago. 2 Kolektiva nomo de graminacoj (ekz. gazonplantoj).
herbejo. 1 Loko, kie kreskas sovaĝaj aŭ kulturataj paŝtaj herboj. 2 =gazon(ej)o.

hipopotamo. Tre granda mamulo el la subordo de pahufuloj, dikhaŭta, malgracia, senhara, neremaĉanta besto, vivanta en riveroj kaj lagoj en Afriko (Hippopotamus).

hoko. 1 Kurbigita pinta metalpeco, per kiu oni ion altiras. 2 Kurba metala aŭ alispeca peco, sur kiu oni ion pendigas. 3 Kurbigita akrapinta metalpeco, fiksita ĉe la fino de fadeno kaj provizita per lodaĵo, por kapti fiŝojn. 4 Elstara metalpeco, fiksita ĉe pordokadro aŭ fenestrokadro, ĉirkaŭ kiu turniĝas ingo fiksita ĉe la pordo- aŭ fenestroklapo.

horloĝo. Aparato por mezuri la tempon kaj montri la horojn.
brakhorloĝo. Horloĝeto, kiun oni portas ĉe la pojno per rimeno.
sablohorloĝo. Speco de tempomezurilo, konsistanta el du vitraj ujoj kunigitaj per maldika kolo, tra kiu difinita kvanto da sablo enfluas en ekzemple tri minutoj.
vekhorloĝo. Horloĝo kun sonora signalo, kiun oni povas sonorigi je antaŭdifinita momento.

hundo. Mamulo el la subordo de rabobestoj, grupo de kanisoj, tre inteligenta kaj fidela, kaj tial uzata kiel dombesto, ĉefe por gardado kaj ĉe ĉasado; ĝi troviĝas en multaj rasoj (Canis familiaris).