Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > f
 

f   g   ĝ   h   ĥ  

krokodilo F

fajfi. 1 Produkti akutajn sonojn muzikajn, blovante tra rondigitaj lipoj kaj laŭ kavigita lango. 2 Produkti analogajn sonojn per sia beko. 3 Produkti analogajn sonojn per ilo. 4 Esprimi senton per fajfado.
fajfilo. Ĉia instrumento por produkti tiajn sonojn.

fajrigilo. 1 Ilo, konsistanta el silikŝtono kaj ŝtalpeco, kiujn oni interbatas, por estigi fajrerojn kaj tiel ekbruligi tindron, meĉon ktp. 2 Skatoleto, kun meĥanizmo, kiu, ĉe premo de butono, ekbruligas benzinan aŭ gasan flameton.

falko. Grupo de rabobirdoj konebla per malgranda dento ambaŭflanke de la supra beko; unu specio servas por ĉasi malgrandajn bestojn (Falco).

fenestro. 1 Regulforma aperturo en dommuro, por enlasi lumon kaj eventuale aeron, ordinare konsiderata kune kun la kadro kaj la fermaĵo. 2 Simila aperturo en muro de ŝipo, por enlasi lumon kaj aeron en kajuton.

figo. Ŝajnfrukto de figujo.
figujo. Grupo (Ficus L. el morusacoj) multspecia de lateksohavantaj arboj kaj arbedoj, kies floroj sidas en kava, pirforma receptaklo, kiu kun sia enhavo formas la ŝajnfrukton manĝeblan ĉe iuj specioj (precipe F. carica L.).

filikoj. Plurjaraj herboj (el la subklaso Filices el Pteridofitoj) kun rizomo kaj plej ofte kun tre dividitaj folioj, kiuj en juna stato estas helike enrulitaj, ofte surhavantaj platajn brunajn harojn; la seksaj reproduktaj organoj estas sporoj formataj en kapsulsimilaj sporujoj, kiuj formiĝas are sur la suba surfaco de la folioj.

fingro. Ĉiu el la ekstremaj moveblaj partoj de mano aŭ piedo, ĉe bestoj kaj homo.

fiŝo. 1 zoologio Vertebrulo, kies spirorganoj estas brankoj, kies membroj ne havas fingrojn ("naĝiloj"), kaj kiu vivas en akvo. 2 Tia besto, rigardata kiel nutraĵo.

flago. 1 Peco de stamino, diversforma kaj diverskolora, de kiu unu flanko estas fiksita al ŝnuro, kaj kiun oni povas hisi kaj malhisi. 2 Peco de tolo aŭ alia ŝtofo, ordinare kvadrata aŭ oblonga, fiksita al ligna stango, aŭ horizontala aŭ vertikala, kaj prezentanta diversajn kolorojn, desegnojn, brodaĵojn ktp, uzata por ornamo en festoj.

floro. 1 botaniko Plantparto, ordinare kolora, ofte bonodora, enhavanta la reproduktajn organojn, kaj konsistanta el speciale formita ŝoso aŭ pinto de ŝoso kun folioj, plej ofte ne verdaj, sed transformitaj al reproduktaj organoj kaj ilin ĉirkaŭantaj specialaj folioj. 2 Plej bela, brila parto.
sunfloro. Helianto.
florbrasiko. botaniko Brasiko kun manĝebla infloresko.
florpoto. Poto por kulturado de ornamaj plantoj, ekz. ĉambroplantoj.

flugi (ntr). 1. Sin movi en la aero per tiucelaj membroj, kiajn havas la birdoj kaj multaj insektoj. 2 Sin movi en la aero per tiucelaj aranĝoj aŭ meĥanizmoj. 3 (se paroli pri io peza) Impete ĵetiĝi en la aeron. 4 Iri tre rapide.

foko. zoologio Akva felhava mamulo, parenca al la rabobestoj, kaj vivanta en la nordaj maroj (Phoca).

folio. 1 botaniko Tre diversforma organo de planto, ordinare verda kaj maldika, kiu kreskas sur tigo kaj plejofte servas por asimili karbonacidon de la aero, necesan por la nutriĝo de la planto. 2 Maldika, plata ebena objekto. 3 Papera peco, en formo de ortangulo, de dimensioj iom diversaj laŭ la fabrikantoj, kiun oni faldas du, kvar ktp fojojn, por ricevi la diversajn formatojn.

fontano. Konstruo kun speciala tubaranĝo, por alten ŝpruĉigi la akvon kaj tiel ornami placon, parkon kaj simile.

forko. 1 Ĉia ilo, konsistanta el tenilo kun du aŭ pluraj dentoj ĉe la ekstremo, kaj uzata por pikpreni. 2 Objekto forme simila al forko. 3 Loko, kie vojo, tubo kaj similaj disiĝas al du aŭ pluraj direktoj.

forta. I. Fizike: 1 (se paroli pri korpo aŭ korpoparto) havanta grandan kapablon puŝi, tiri, rezisti, levi kaj simile. 2 (se paroli pri materiaj aferoj) kapabla produkti grandajn efikojn aŭ rezisti grandajn kontraŭpenojn.
II. Spirite: 4 energia, kapabla je grandaj efikoj. 5 lerta, kapabla je sukceso.
III. Socie: 6 (se paroli pri persono, grupo da personoj) havanta la rimedojn, por trudi sian volon, sian regadon.

fortikaĵo. 1 Ĉia konstruo de milita defendo. 2 Fortreso.

fosi. 1 Turni per speciala ilo la teron de kultivota terpeco. 2 Fari kavaĵojn, eltirante teron. 3 Tracerĉi, pedante esplori.
fosilo. Ĉia ilo, por fari kavaĵojn, eltirante teron.

fosilio. Aĵo elfosita el la tero kaj devenanta de antaŭa geologia tempo.

frago. Frukto de fragujo.
fragujo. Grupo (Fragaria L. el rozacoj) de plurjaraj herboj kun vertikala rizomo, trifingraj folioj, blankaj floroj kaj karnecaj, sukoplenaj, manĝeblaj "beroj", kiuj konsistas el la ŝvelinta, karneca receptaklo, sur kiuj sidas la malgrandaj flavaj nuksetoj; multe kulturata fruktoplanto.

frambo. Frukto de frambujo. frambujo. Ruĝa- aŭ flavafrukta specio de rubuso.

framo. Kadroforma ĉefparto, trabaro de objekto, kiu portas la aliajn diversajn pecopartojn.

frida. Malvarma.
fridujo. Ŝranko, provizita per fridigilo, kaj uzata por hejme konservi manĝaĵojn dum pluraj tagoj.

fromaĝo. Manĝaĵo farita el kazeigita lakto.

fulmo. 1 Atmosfera fenomeno, konsistanta el elektra malŝargo inter nuboj, aŭ inter nubo kaj la tero, kaj karakterizita per brila fajra streko rapidege pasanta tra la ĉielo. 2 Tiu sama fenomeno, rigardata kiel kolerarmiloj de la dioj aŭ de Dio. 3 Tiu fenomeno, kiel simbolo de ega rapideco.

fumo. 1 Gasa produkto, miksaĵo de graso, akva vaporo kaj subtilaj solidaj substancoj (cindro, fulgo kaj similaj), grizeta aŭ nigreta, pli aŭ malpli densa, leviĝanta el brulanta korpo. 2 Tiu sama produkto el kelkaj substancoj, donata sencoplaĉan odoron. 3 Tiu sama produkto, uzata kiel simbolo de ardanta kolero. 4 Tiu sama produkto, rigardata kiel simbolo de io momente foriĝanta.
fumtubo. Tubo, tra kiu eliĝas la fumo de kaldrono kaj simile.

funelo. 1 Ilo, kies supra parto estas konusforma kaj finiĝas malsupre per rekta tubo, uzata por verŝi likvaĵojn en botelon, vazon kaj simile. 2 Iom samforma ilo por gvidi la sonojn, en mikrofono, en fonografo. 3 Konusforma truo estigita en la tero pro eksplodo de obuso aŭ mino.

fungo. Planto (el grupo Fungi el la filumo talofitoj) senklorofila, reproduktiĝanta plej ofte per seksaj aŭ neseksaj sporoj.