Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > g
 

f   g   ĝ   h   ĥ  

krokodilo G

galanto. Grupo (Galantus L. el amarilidacoj) de bulboherboj kun du folioj kaj unuflora pedunklo el ĉiu bulbo, la epiginaj floroj kun du rondoj de petaloj, nome tri eksteraj, pure blankaj, elipsaj petaloj kaj tri internaj pli mallongaj petaloj surhavantaj verdan desegnaĵon; specio: neĝborulo.

gambo. 1 Tuto de la posta membro de vertebruloj; =kruro 2. 2 Malsupra membro de homo, konsistanta el femuro, kruro kaj piedo.

ganto. 1 Vestpeco, kiu kovras la manon kaj ĉiujn fingrojn aparte. 2 Samforma objekto, destinita al diversaj uzoj.

gemo. 1 Ĉia multekosta ŝtono, speciale kiam tajlita aŭ polurita. 2 Klamidosporo, precipe ĉe fikomicetoj.

gitaro. Kvar- aŭ seskorda instrumento, kiun oni ludas pinĉante la kordojn. (en Rusio ekzistas ankaŭ 7-korda variaĵo)

glacio. 1 Akvo, solidiĝinta de malvarmo. 2 Tiu substanco, rigardata kiel ne daŭrema. 3 Tiu substanco, rigardata kiel simbolo de sensimpatieco, indiferenteco.
glaciaĵo. Sukeraĵo el glaciigita kremo kun ingrediencoj.
glacipendaĵo=pendoglacio. Glaciero formiĝinta ĉe pendanta io.

gladi (tr). Glatigi per varmega ilo, ĝin premŝovante tien kaj reen (sur tukoj, vestoj ktp).
gladilo. Fera ilo por gladi.

glaso. 1 Vitra vazo por trinki. 2 Analoga samuza vazo el metalo. 3 La ebriiga trinkaĵo entenata en glaso. 4 Tia vazo, uzata en receptoj kiel proksimuma mezurilo.

granato. Frukto de granatuoj.
granatuoj. Falfolia fruktarbo nordafrika kaj nordhindia, specio de puniko (Punica granatum L. el mirtacoj) kun skarlate ruĝaj epiginaj floroj kaj fruktoj; la frukto estas granda kiel pomo, kun ledeca ŝelo, supre, sub la kaliko, kun 5-7 ĉambroj, malsupre kun 3-4 ĉambroj enhavantaj multnombrajn grajnojn, kaj havas acidetan guston.

graveda. 1 Portanta idon en la utero. 2 (figurasence) Tute plena de; enhavanta en si ion, kio produktiĝos.

gufo. Granda birdo el la ordo de strigoformaj birdoj, fam. de strigedoj, konebla per grandaj plumtufoj ĉe la oreloj (Bubo bubo).

guto. 1 Pli-malpli regule sfera ereto de likvaĵo. 2 Malgranda kvanto de likvaĵo. 3 Iom da io abstrakta. 4 La plej malgranda facile apartigebla kvanto da likva kuracilo. 5 Ĉiu el la konusformaj ornamoj vice metitaj sub dorika kornico.