Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > b
 

a   b   c   ĉ   d   e  

krokodilo B

baki (tr). Fari taŭga por la destinita uzado, malmoligante en forno per varmo.
bakaĵo. Ĉia bakita manĝaĵo (bulkoj, pasteĉoj ktp).

balai (tr). 1 Forŝovi (polvon, malpuraĵon ktp) per speciala ilo, konsistanta el fasko da vergetoj aŭ haregoj. 2 Purigi per tia ilo. balailo. La speciala ilo por balai.

balanci (tr). 1 Movadi objekton per ritma onda movo, tiel ke ĝi alterne leviĝas kaj malleviĝas. 2 Ritme movi membron aŭ kapon. balancilo. 1 Tabulo, metita sur ŝtipo aŭ subtenata per ŝnuroj, por balanciĝi. 2 Pendolo. 3 Balanciero.

baletistino. Aktorino, ludanta en baleto. baleto. 1 Teatra senparola akto, en kiu pluraj aktoroj dancas kaj mimikas. 2 Muzika komponaĵo por tia akto.

banano. Longa berfrukto kun nemanĝebla, facile deŝirebla, ĉe maturiĝo flava ŝelo kaj kun blanka, dolĉa, mola, pli-malpli faruneca karno uzata kiel nutraĵo.

banto. Speco de nodo, ĉe kiu ornamcele oni lasas libere du buklojn ĉiuflanke de la streĉe ligita punkto.

barelo. 1 Ronda ventroforma ujo el lignaj kurbaj tabuletoj, kunfirmigitaj per refaj aŭ lignaj ringoj, kun du plataj fundoj, uzata por enteni vinon, akvon aŭ aliajn likvaĵojn. 2 Malnova franca (ĉ. 220 l), nuna angla kaj usona mezurunuo de volumeno (ĉ. 160 l).

bebo. Infaneto.

biblioteko. 1 Kolekto da libroj aŭ manuskriptoj, aĉetitaj de unu persono aŭ institucio. 2 Ĉambro aŭ domo, kie oni konservas tian kolekton. 3 Bretaro aŭ ŝranko por ordigi librojn. 4 Serio da libroj eldonitaj de unu sama eldonisto en sama prezentado kaj pri similaj temoj.

biciklo. Velocipedo kun du egalaj radoj.
prabiciklo. Malnova velocipedo, kies antaŭa rado estis multe pli granda, ol la posta.

biero. Fermenta trinkaĵo, produktata el lupolo kaj diversaj grenoj, precipe hordeo.

binoklo. Dutuba lorneto, uzata ĉefe en teatro, turizmo ktp.

birdo. 1 Dupieda, flugilhava, ovonaska vertebrulo, kovrita de plumoj. 2 Ridinde afekta aŭ stranga homo (dando).

blato. Grupo de rapidkuraj, ĉiomanĝaj insektoj el la ordo de la ortopteroj, ofte vivas en kuirejoj, bakejoj kaj ŝipoj (Blatta).

blazono. Tuto de la insignoj, devizoj kaj eksteraj ornamoj, kiuj konsistigas la simbolan kaj distingan signon de unu nobela familio, urbo, regno.

blua. 1 Samkolora kiel la sennuba ĉielo. 2 Distingiĝanta per tia (proksimuma) koloro.

boao. 1 Grupo de grandaj, senvenenaj serpentoj Sud-Amerikaj, kiu sufokas siajn viktimojn; ne danĝera por homoj (Boa). 2 Longa virina peltaĵo, kiu ĉirkaŭvolvas la kolon kiel serpento.

boaco = rangifero = norda cervo. Grupo de arktaj remaĉantaj mamuloj el la subordo de parhufuloj, familio de cervedoj, kies maskloj kaj femaloj ambaŭ portas kornojn.

boato. Ĝenerala nomo por ĉia akvoveturilo sufiĉe malgranda por esti pelata per remiloj (kun aŭ sen motoro aŭ velo).

bombono. Sukeraĵeto, kiun oni suĉas aŭ krakigas.

bori (tr). Fari tratruon per pinta ilo.
borilo. Pinta tranĉranda ilo por bori.
bormaŝino. Maŝino uzata por fari rondajn truojn en laborpecoj.

botelo. Longa, ordinare vitra vazo, kun mallarĝa kolo.

boto. Alta leda piedvesto, kiu atingas ĝis genuo aŭ eĉ pli alte.

bovo. 1 Granda hejmbesto, kies ino liveras lakton, kaj virseksulo estas uzata kiel jungbruto; kelkaj rasoj estas senkornaj. 2 Grupo de remaĉantaj parhufaj mamuloj, ordinare kun kavaj, glataj kornoj malantaŭe sur la kapo. bovino. Hejma ino de bovo.

branĉo. 1 Tigo ŝoso, kreskanta el alia tigo aŭ el trunko. 2 Io, kio dispartiĝas el la ĉefparto, kiel branĉo el trunko. 3 Dividaĵo, fako. 4 Subdivido de subregno, unuiganta pli proksime parencajn kladojn.

brasiko. 1 Gpupo (Brassica L. el kruciferacoj) el dujaraj herboj, kies floroj havas pure flavajn petalojn kaj longan, ordinare rondforman stiluson, kaj kies rondaj semoj estas entenataj en longa silikvo. 2 Iu el la kulturformoj de brasiko, uzata kiel legomo (ĝardenbrasiko) aŭ furaĵo.

broso. Ilo, konsistanta el haregoj aŭ nilonharoj, fiksitaj vertikale en tabuleto, kaj uzata por defroti aŭ skrapi.

bufo. Besto el la grupo de batrakoj, simila al rano, sed kun mallongaj kruroj, veruka haŭto kaj sen dentoj (Bufo).

bukedo. 1. Kunligaĵo de dezirataj floroj. 2 Aro da belaĵoj. 3 Speca bonodoro de vino.

bulko. Malgranda bakaĵo el delikata tritika faruno.

bunta. Prezentanta plurajn kolorojn, dum aliaj samspecaj uloj aŭ aĵoj prezentas normale unu.

burdo. Insekto el la ordo de himenopteroj, simila al abelo, sed kovrita de densa hararo, vivanta en primitivaj socioj (Bombus).

buso. Aŭtobuso.