Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > a
 

a   b   c   ĉ   d   e  

krokodilo A

abako. 1 arkitekturo Supra plata, ofte kvadrata parto de kolona kapitelo. 2 Kalkulilo, konsistanta el globetoj, trairitaj de stangetoj, sur kiuj ili estas ŝoveblaj, kaj uzita antaŭ la alpreno de la arabaj ciferoj, cetere ankoraŭ nun uzata en Ĉinujo ktp kaj en elementaj lernejoj. 3 matematiko Grafiko, uzata por anstataŭi kalkulon kaj ebligi rapidan solvon de iaj problemoj.

abelo. zoologio Insekto el la ordo de himenopteroj, kiu produktas mielon kaj vakson (Apis).

acero. botaniko Iu el la deciduaj arboj aŭ arbedoj (de la grupo Acer L. el aceracoj), kun folioj, kiŭj aŭtune montras belegajn buntajn kolorojn; la blanka aŭ helruĝa ligno estas utiligata precipe por mebloj kaj tornaĵoj.

(aer)balono. 1 Aerostato. 2 Diverskolora malpeza ludilo el kaŭĉuko aŭ baŭdruĉo, kiun oni plenigas per aero aŭ malpeza gaso kaj tenas per maldika ŝnureto.

aglo. zoologio Granda rabobirdo el la familio de akcipetridoj, kun kurba beko kaj akra vido (Aquila).

ajlo. botaniko Plurjara legomo kun folioj similaj al la poreaj kaj kun akragusta bulbo (Allium sativum L.).

akordiono. muziko Portebla, per klavaro provizita blovinstrumento.

akvo. 1 Likva kombinaĵo de hidrogeno kaj oksigeno, H2O. 2 Tiu likvaĵo, el kiu konsistas pluvo, maro, lagoj kaj riveroj. 3 Tiu likvaĵo, servanta al la diversaj uzoj de la homa vivo. 4 Nomo de diversaj likvaĵoj (por la tualeto, en farmacio ktp). 5 Likva sekrecio de la korpo. 6 Travidebleco kaj pureco de gemo.

akvofalo (=falakvo)z. Kaskado.

(akvo)krano. Aparato,adaptita al ekstremaĵo de tubo, kaj provizita per turnebla fermilo, kiu povas laŭ la direkto de sia turniĝo ebligi aŭ ne ebligi elfluadon de likvaĵo aŭ gaso.

akvomelono. Unujara herbo (Citrullus vulgaris Schrad. el kukurbacoj), hejma en tropika Afriko, grava fruktoplanto kun kapograndaj fruktoj havantaj ruĝan, flavan aŭ blankan, ege sukoriĉan karnon.

albino. Homo aŭ besto, ĉe kiu de la naskiĝo mankas pigmento en la haŭto kaj en la haroj.

aleo. 1 Irvojo en ĝardeno aŭ parko, inter du vicoj da arboj. 2 Larĝa urba strato, kun du vicoj da arboj.

ananaso. botaniko La tre ŝatata ŝajnfrukto de ananasujo.
ananasujo. Agavosimila tropika herbo multe kulturata (de la grupo Ananas Tourn. ex L. el bromeliacoj, precipe A. sativa Schult. f. =Ananasa sativa Lindl.), kun metrolongaj kaj , ĉe la plej multaj formoj, dornorandaj folioj kaj kun konusosimila fruktoformaĵo peza je pluraj kg, kaj evoluanta el spiko, kies tigo, braktejoj kaj floroj kunkreskas kun la fruktoj mem.

anaso. Birdo el la ordo de anseroformaj birdoj, kun mallonga kolo kaj egallarĝa beko, ofte tenata en korto (Anas kaj aliaj).

ansero. Birdo el la ordo de anseroformaj birdoj, kun longa kolo, larĝa vosto kaj pinta beko alta ĉe la radiko, de kiu unu specio estas tenata kiel grasa kortobirdo (Anser).

araneo. zoologio Artikulo el la klaso de aranoidoj, kiu teksas reton el tre maldikaj, parte gluecaj fadenoj, per kiu ĝi kaptas insektojn (Aranea).

arbo. botaniko Plurjara ligneca planto, havanta ordinare nur unu ĉefan akson, pli-malpli altan trunkon, kiu supre dividiĝas je pli-malpli larĝa sistemo de branĉoj.

ardeo. zoologio Vadbirdo el la ordo de pelikanformaj birdoj, kun longaj, maldikaj kruroj kaj kolo, kun granda pika beko, vivanta ĉe la marĉoj kaj riveroj (Ardea).

artiŝoko. botaniko 1 Kapituloj de du specoj de artiŝoko (Cynara scolymus L. kaj C. cardunculus L.). 2 Iu el la plurjaraj herboj (de la grupo Cynara L. el kompozitacoj), el kiuj la du ĉi-supre menciitaj estas uzataj kiel legomoj; manĝebla estas la karneca malsupra parto de la kapitulaj brakteoj kaj la bazo mem de la kapitulo (aŭ artiŝokfundo).

astronaŭto. Homo, kiu veturas, ekster la sfero de la ter-altiro, inter la planedoj aŭ la astroj.

aŭto. Mallongigo de aŭtomobilo.
aŭtomobilo. Kvarrada (malofte trirada) veturilo, movata de motoro, kaj uzanta la ordinarajn vojojn, por transporto de personoj aŭ varoj.

aŭtuno. La tria sezono de la jaro, dum kiu, en la norda hemisfero, oni rikoltas fruktojn kaj prepariĝas al vintro (21 Sept. - 21 Dec.).

aviadilo. Ĉiaspeca aerportata veturilo.

azeno. 1 zoologio Specio de mamuloj el la subordo de neparhufuloj, grupo de ekvoj, proksima parenco de ĉevalo, sed kun longaj oreloj (Equus asinus). 2 Ĝenerala nomo por la longorelaj ekvoj.