KoKoLoRES – LA renkontiĝo por ludemuloj!
Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina
25-a KoKoLoRES:
1-a de oktobro (ĵaŭdo) ĝis 5-a de oktobro 2026 (lundo).
La 3-a de oktobro (sabato) estas la nacia festotago de Germanio.
Ĝi okazos ankaŭ 2026 en Altena (Westfalen). Altena situas proksimume 25 km sudoriente de Hagen kaj havas stacidomon laŭ la fervojlinio Hagen - Siegen.
Se vi ŝatas ludi, babili, renkonti homojn kaj viziti la regionon Sauerland , venu al la KoKoLoRES en Altena (Westfalen) , Germanio.
Kompreneble ni havos multajn ludojn, kafon, kukon & klaĉon. Ĉu vi havas ludojn, muzikon, (lum)bildojn ktp, kiujn vi ŝatas prezenti? Ne hezitu kunporti ilin!
Ni loĝos en domo de la domo „Springer Höhe“ de la naturamika asocio Altena, In der Husstadt 4, 58762 Altena (urboparto Evingsen). En la domo ni disponos pri du diversgrandaj salonoj, bone ekipita kuirejo, teraso/balkono kaj diversgrandaj dormĉambroj. Detalojn pri la domo vi trovas ĉe https://www.naturfreunde.de/haus/naturfreundehaus-springer-hoehe .
Proksime troviĝas bela arbaro, en kiu oni laŭplaĉe povas sekvi diverslongajn promen- kaj migradvojojn.
Kiel kutime ni komune kuiros, tre multe ludos kaj ekskursos al interesa loko, kutime je sabato.
Adreso de la ejo:
Naturfreundehaus „Springer Höhe“
In der Husstadt 4
58762 Altena (urboparto Evingsen)
Germanio.
Geografiaj koordinatoj por via navigilo (GPS):
+51.3024, +7.734 aŭ
51.3024°N 7.734°E aŭ.
Ĉe Google mapoj
Aliĝo:
Vian aliĝon kun la kutimaj informoj sendu al:
Petra Dückershoff,
retpoŝto (NE por pagi!):
petra.dueckershoff@esperanto.de
Poŝtelefono de Petra, ankaŭ dum la renkontiĝo:
+49-(0)151-14438074.
Post via aliĝo vi ricevos ligilon al nia Telegram-grupo.
Kiom kaj kiel pagi?
- Tuttempa partopreno kostas por plenkreskulo po 100 €, por infano/junulo ĝis 16-jaraĝa po 87 €. Tio inkluzivas manĝojn.
- Gastoj kiuj ne tranoktas pagu po 8 € por unuopa tago.
- Kafo kaj teo estas inkluzivaj, aliajn trinkaĵojn ni finkalkulas laŭ strekolisto.
- La kotizon pagu per PayPal al speciala adreso kiun vi ricevos post via aliĝo. Aŭ pagu surloke.
Kion kunporti?
- Bv. kunporti propran litotukaron, se eblas.
Atentu: Eblas lupreni litotukojn de la domo, sed tiuj kostas 12 €! - Ne forgesu ban-/duŝ-/sekig-/viŝtukojn.
- Ludojn! Antaŭ la renkontiĝo estos listo, kiu eventuale helpas decidi kiujn lasi hejme.
(La ligilo estos sendota al ĉiuj aliĝintoj.) - Bonajn ŝuojn por la promeno ekz. al la kastelo „Burg Altena“ .
Kiam kaj kiel alveni?
- Alveno je ĵaŭdo, la 1-a de oktobro 2026, ekde la 17-a horo. Ni restos ĝis frua posttagmezo de lundo, la 5-a de oktobro 2026.
- Per trajno veturu al „Altena (Westf)“. Kion Guglo mapoj kaj Openstreetmap ankoraŭ ne scias: Eliru la stacidoman tunelon per nova elirejo ĉe kajo 2, daŭrigu laŭ la unue provizora, poste luksega apudrivera vojo (Openstreetmap) , kaj per piedira ponto, blanka en la gugla mapo, transiru la riveron al la busa stacidomo
„Am Markaner ZOB, 58762 Altena“. - Lokaj busoj:
Plej taŭgas sen busŝanĝo, serĉu ĉe https://bahn.de , al la adreso
In der Husstadt 4, 58762 Altena
aŭ al la haltejo
Evingsen Springer Straße, Altena
970 m okcidente de la ejo, jen mapo . La vojo al la ejo estas ĉefe supren. Aŭ al
Hasekampstraße, Altena
980 m oriente de la ejo, jen mapo . La vojo al la ejo estas ĉefe malsupren.
Ankaŭ la haltejo „Pleuger“ foje taŭgas. Ni malrekomendas la iom pli proksimajn bushaltejojn, ĉar por atingi ilin vi devas unu- aŭ dufoje ŝanĝi buson kaj atendi. La laŭ la mapo plej proksima bushaltejo, Wulferschlaa, NE taŭgas, ĉar de ĝi mankas piedira vojo al la ejo. - Antaŭe kontaktu nin per la telegram-grupo, poste telefonu al +49-(0)151-14438074 kiam vi sidas en la buso, indikante kiam kaj al kiu de la supre menciitaj bushaltejo vi alvenos. Ni prenos vin de la koncerna bushaltejo per aŭto.
- Kaze ke la buskonekto malbonas aŭ daŭras tre longe, ni trovos solvon post interkonsento venigi vin per aŭto de la stacidomo.
- Per aŭto veturu sur la A 45 ĝis la elirejo „Lüdenscheid/Altena“, daŭrigu en la direkto „Evingsen“. Komence de tiu urboparto de Altena estas indikilo al la naturamika domo (Naturfreundehaus).
- Per aviadilo la plej proksima vera flughaveno estas Dortmund (= Holzwickede), taŭgas ankaŭ Düsseldorf, Weeze kaj Köln-Bonn. Se vi havas propran, sufiĉe malpezan aviadilon, provu la flughavenon Altena-Hegenscheid, ICAO-kodo: EDKD.
Por via longtempa planado:
26-a KoKoLoRES 2027
Planita: 30-a de septembro (ĵaŭdo) ĝis 4-a de oktobro (lundo) 2027, inkluzive la 3-a de oktobro (dimanĉo) kiu estas la nacia festotago de Germanio.
Se la ejo liberos, ni subskribos kontrakton kun la ejo en printempo 2027.
27-a KoKoLoRES 2028
Planita: fine de septembro ĝis komence oktobro 2028, inkluzive la 3-a de oktobro (mardo) kiu estas la nacia festotago de Germanio.
Se la ejo liberos, ni subskribos kontrakton kun la ejo en printempo 2028.
28-a KoKoLoRES 2029
Planita: fine de septembro ĝis komence oktobro 2029, inkluzive la 3-a de oktobro (merkredo) kiu estas la nacia festotago de Germanio.
Se la ejo liberos, ni subskribos kontrakton kun la ejo en printempo 2029.
Tiu ĉi paĝo: www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
Pasinta aktualigo: 9-a de oktobro 2025






