Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > v
 

t   u   ŭ   v   z  

krokodilo V

varicelo. Kontaĝa, sed benigna infekta malsano, karakterizita per erupcio de blazoj, kiuj ofte postlasas cikatrojn.

vazo. Ujo el diversaj materialoj, de diversa formo kaj grando, destinita enteni ĉiajn likvajn aŭ solidajn substancojn.
noktovazo. Vazo, servanta por kolekti la urinon dum la nokto.

venĝi. I. (tr). 1 Havigi al iu kompenson por suferita malbono, kies farinton oni punas per egalvalora puno. 2 Kompensi la suferitan malbonon, punante la farinton per egalvalora puno. II. (ntr) Fari malbonon, por kompensi suferitaĵon.
venĝo. Ago de tiu, kiu venĝas.

vento. 1 Daŭra horizontala aerfluo. 2 Tiu fenomeno, uzata de maristoj kaj flugistoj, por veladi. 3 Tiu fenomeno en la ordinara vivo. 4 Tiu aerfluo, rigardata kiel simbolo de io vana, vanta. 5 (plurale) La kvar ĉefpunktoj de orientado en la Babilona scienco kaj religio. 6 Gasoj, entenataj en la korpo, kaj eliĝantaj tra la anuso.

ventoli (tr). Refreŝigi la aeron en fermita spaco, produktante aerondon aŭ enblovigante eksteran aerfluon.
ventolilo. Aparato aŭ maŝino por ventoli.

vesperto. 1= ĥiroptero. 2 Mamulo el la ordo de ĥiropteroj kun relative mallongaj, dikaj oreloj (Vespertilio).

vesto. Ĉio, kion oni portas sur si, por kovri la korpon. 2 (figurasence) La ekstera kovro.
vestarko. Ligna aŭ alimateriala arkforma subtenilo por vestoj.

vino. 1 Alkohola trinkaĵo, konsistanta el la fermentita suko de vinberoj. 2 Ĉiu el la diversaj tiaj trinkaĵoj, distingitaj laŭ sia regiono. 3 Fermentinta suko de aliaj fruktoj aŭ plantoj.
vinbero. La frukto de vinberujo. vinberujo, vinarbedo. Grupo (Vitis L. el vitacoj) de volvogrimpaj arbedoj, preskaŭ ĉiuj el nordaj mezvarmaj regionoj, kun ĉiroj, plej ofte manforme lobaj folioj kaj kun dolĉaj, tre sukoplenaj beroj; multaj specioj (V. vinifera L., V. labrusca L. kaj aliaj) kulturataj, precipe por la beroj, manĝataj freŝaj aŭ sekigitaj, aŭ uzataj por vinproduktado; = vito.

vintro. La kvara sezono de la jaro, dum kiu, en la norda hemisfero, la vetero estas malvarma kaj la vegetaĵoj dormas (21a de Decembro – 20a de Marto).

violo. 1 Grupo (Viola L. el violacoj) de malaltaj, unu- kaj plurjaraj herboj kun unuopaj, 5-sepalaj kaj 5-petalaj, plej ofte bluaj floroj havantaj spronon kaj kun trivalvaj kapsuloj; sovaĝaj specioj ĝardenaj ornamplantoj. 2 Plurjara herbo (V. odorata L.) kun longaj superteraj stonoloj kaj ruĝece bluaj (violkoloraj) bonodoraj floroj printempe.

violono. Kvarkorda arĉa instrumento.

vitro. 1 Malmola, travidebla, rompebla substanco, produktata per fando de silikoriĉa sablo kun potaso aŭ sodo. 2 Plato el tiu substanco, de diversaj dimensioj kaj uzata ĉefe por ŝirmi.

volano. Plumprovizita pilko, kiun oni ĵetas kaj reĵetas per rakedoj.

vulpo. Specio de mamuloj el la subordo de rabobestoj, grupo de kanisoj, kun pintaj oreloj kaj longa, dika, blankpinta vosto kaj ordinare kun ruĝbruna felo (Canis vulpes).

vulturo. Tre granda birdo el la ordo de rabobirdoj, kun longa, rekta beko malsupren kurbigita ĉe la pinto, kun pli-malpli nudaj kapo kaj kolo kaj kun relative malfortaj piedoj (Vultur).